Sitemap
Júlio César PEDROSA

Júlio César PEDROSA

Brasileiro, 40-tão, falante de português e esperanto. Brazilano, pli-ol-40-jaraĝa, parolas Esperanton kaj la portugalan. Desfrute e comente! Ĝuu kaj komentu!

Averto al Parkeruloj

1 min readJan 17, 2017

Domingos José Gonçalves de Magalhães, brazilano (1811–1882)

Pia pastro em fasttempo
diris predikon parkeran,
pentrante en nigraj trajtoj
la turmentaron inferan.

Sed subite eksilentis
la fluo de l’ retoriko;
li ne povis rememori
ion plu el la prediko.

Get Júlio César PEDROSA’s stories in your inbox

Join Medium for free to get updates from this writer.

“Malfeliĉa!” (tiel oni
aŭdis iun ŝerce diri;
“li sin metis en l’ inferon
kaj forgesis eĉ eliri.”

El la portugala lingvo tradukis Francisco Valdomiro Lorenz.

In: LORENZ, Francisco Valdomiro. Diverskolora Bukedeto. 2-a eldono. Rio de Janeiro: Federação Espírita Brasileira, 1987. p. 31.

Noto: Kvankam ne multe konata aŭ estimata nuntempe, Domingos José Gonçalves de Magalhães, barono kaj vicgrafo “do Araguaia”, estis grava poeto en la XIX-a jarcento kaj unu el la plej fruaj romantismaj poetoj brazilaj.

--

--

Júlio César PEDROSA
Júlio César PEDROSA

Written by Júlio César PEDROSA

Brasileiro, 40-tão, falante de português e esperanto. Brazilano, pli-ol-40-jaraĝa, parolas Esperanton kaj la portugalan. Desfrute e comente! Ĝuu kaj komentu!