Sitemap
Krystof Klestil

Krystof Klestil

Having fun. Game design, Blender and Godot.

La mieno de lumo.

2 min readFeb 27, 2018
Press enter or click to view image in full size
“The sloped road overlooks the sea under the Milky Way in Big Sur.” by Robson Hatsukami Morgan on Unsplash

Kiel la lumi mienas nin? Kiel ĝi diras ka ĝi ŝatas nin? Ĉu eblas ne vidi la lumon eĉ kiam la suno jam subiris?

Eble ĉiam oni estas ĉiam malriproĉita de la lumo, eĉ kiam ĝi nevideblas, eĉ kiam oni forfikigas ĝin.

La viro staris apud la arbeto en sia dormĉambro. Li miris pri kiom da trankvileco li sentis de la arbeto. Ĝi estis eta kaj verdega, evidente ĝi fartis bone kaj ŝatis la lumon ĉar ĝi klinis al la direkto de la nura fenestro de la ĉambro. Kvankam la arbeto povis eĉ morti trankvile, la viro staris tie malflegme, pensante kiel atingi la saman nivelon de vivmajstreco kiel la arbeto.

Li fojfoje laŭte dimandis la arbeton, li dirus:”Kiel mi povas esti kiel vi?”, kaj tagoj, monatoj eĉ jaroj pasis. “Ĉu mia demando malvalidas? Ĉu mi demandas tion kion oni ne povas scii? Ĉu mi jam estas tro for de la limo de kompreneco por atingi kion vi havas?”.

“Agu malaliel” la arbeto diretis al la viro unumatene. Kaj tio ege maltiklis lian fundamentistan menson. Lia trezora arbeto, kiu estis perfekta, senproblema, senkulpa, kaj ĝis tiam senvorta, diris tion! Siaj unuaj vortoj estis tiaj! Ho lia dio! “Mi devas foriri de tiu ĉi universo! Nenie plu estas sekure esti! ‘Ali’ kiel afikso de korelativo?!? Kaj kun aldonita mal- duobla skandalo mi diras!”

La arbeto ŝajne amuziĝis kaj provi diri tion denove “Aguuuu — ”,

Get Krystof Klestil’s stories in your inbox

Join Medium for free to get updates from this writer.

“Ne!” ekkriis la viro, kaj daŭrigis “Ne diru tio-”.

“malalieeel!”

“Damnanto! Malinda arbetaĉo! Senkiala estaĵo”

“Maliel, malaliel, malaliel” komencis kanti la arbeto feliĉe.

La viro tiam decidis forveturi de la universo, li vokis sian konaton kiu tuj veturigis lin. Kaj la dormĉambro restis malplena sen viva, oni pensus ke eĉ la arbeto estus malfeliĉa pro la absenco de sia posednato kaj kunloĝanto sed ĝoja kaj mallaŭta kanto, aŭdeblis tutmonde:

“Malaliel, malaliel, malaliel, m — mm-m, malaliel, malaliel, malaliel.”

Kaj la kanto estis tiom amebla, tiom dolĉa, tiom neforgesebla ke ĉiu, tutmonde, kantis ĝin.

Kvin vorta defio: Malriprocxi, Maltikli, Malvalidi, Malflegme kaj Malaliel.

la alia ludanto: Lenny

--

--

Krystof Klestil
Krystof Klestil

Written by Krystof Klestil

Having fun. Game design, Blender and Godot.