La samaj aferoj denove
Hodiaŭ mi parolis kun mia fratino. Ni ambaŭ pli aŭ malpli lernadas lingvojn. Niaj komunaj estas denaska ĉeĥa lingvo, poste la angla kaj la hispana, kiujn ni leras en lernejo/universitato. Ni ambaŭ antaŭe lernis iomete de la rusa kaj mi provas konvinki ŝin, ke esperanto mojosas. Fakte ŝi montris ĝin al mi, sed ŝi ne plu interesiĝis. Mi samtempe lernis ĝin espereble sufiĉe bone. Ŝi lernas ankaŭ la francan kaj kapablas komuniki en la germana. Mi aliflanke fanatikas pri la finna aj min interesas la hebrea, la rusa kaj la pola.
Kaj ĉiuj aliaj lingvoj fakte. Mi amas ilin kaj volas atingi ion kun sciado de kelkaj lingvoj kaj la lingvo ĝenerale. Iel helpi al homoj uzate lingvojn.
Mia fratino diris al mi ke ŝi miras kiom da lingvaĵoj kaj vortoj de pluraj lingvoj mi scias. Mi respondis, ke tio eble estas vero, sed ke mi ne sentas min kapabla paroli bone eĉ en unu lingvo.
Get Lenka’s stories in your inbox
Join Medium for free to get updates from this writer.
Ĉu tio estas problemo aŭ ne? Mi bezonus koncentri je unu aŭ du lingvoj kaj labori, ekzerci, skribi, paroli, pensi…
Mi jam priskribis, ke kelkajn lingvojn mi devas lerni, kelkaj interesas min kaj kelkajn mi ŝategas. Tio signifas, ke ne estas tempo por la “devigaj” lingvoj (la angla kaj la hispana), ĉar mi simple uzas mian energion por malpli (ĉi momente) gravaj por mi.
Kaj ne temas nur pri lingvoj. Preskaŭ ĉio en mia vivo similas al tio. Mi daŭre ŝanĝas miajn interesiĝojn kaj reale faras kaj scias nenion :D
Mi esperas, ke unutage mi konkludos, kion mi volas fari kaj ke mi estos kontenta farante ĉefe unu aferon… kaj multajn aliajn krome, negrave.








