Tradukitaj fabeloj | 01 | Blua ŝakalo
Freŝa ideo! Preskaŭ. Mi trovis mallongetajn fabelojn, kiujn mi legis kun mia fratino kaj patrino ĉiuvespere antaŭ ol ni ekdormis. Estas diversaj kaj vere interesaj, kun belaj ilustraĵoj. Kelkaj estas vere famaj, pri princinoj kaj multaj de Anderssen. Mi elektis la nefamajn kaj mi volas provi traduki ilin kaj publiki la tekstojn.
Mi jam faris ion similan kiam mi estis komencanto kaj mi bone memoras la mojosan senton. Oni lernas lingvon. Gramatiko, multe da vortoj… kaj poste oni povas vere uzi ĝin. Ĉi tio feliĉigis min kaj mi esperas, ke vi ĝuos legadon :)
Iam estis unu ŝakalo, kies nomo estis Ĉandarava. Li vivis kun aliaj ŝakaloj ĵunglo. Unutage rampis en vimpraro sole sin siaj fratoj. Li vojeraris kaj pro tio proksimiĝis al iu urbo.
Kiam urbaj hundoj ekvidis lin, ili atakis lin laŭtobojaĉe. Ĉandarava ektimegis kaj kuregis al proksima domo. Li tiom timis, ke li ne rimarkis en kiun domon li saltis. Li saltis rekten en barelon kun blua koloro.
Li rapide eliris kaj timege atendis, kion faros la hundoj. Ili subite turnis sin. Laŭ ili, Ĉandavara ne estis La ŝakalo, kiun ili peladis. Ili vidis bluan kimeron. Ili ek timis kaj forkuris. Ĉandavara ĝojis kaj revenis al sia ĵunglo.
Ekde tiu ĉi tago li estis blua ŝakalo. La koloro restis en sia hararo. Ĉiuj bestoj en ĵunglo, kiuj vidis lin, kaŝis sin pro timo de Ĉandarava. Ili neniam vidis tiel strangan beston en ĵunglo. Ĉiu besto, tigroj, panteroj, ursoj kaj lupoj timis kaj kriis: “Aĥ, ve al ni! De kie la ekzistaĵo estas? Neniu scias, ĉu havas iun specialan forton kaj ĉu ĝi ne mortigis nin. Ni devas esti singardemaj.”
Get Lenka’s stories in your inbox
Join Medium for free to get updates from this writer.
Kiam Ĉandavara vidis, ke ĉiuj timas lin, pripensis, kion fari por profiti. “Restu starantaj! Ne timu! Mi havas bonan novaĵon por vi. Dio Brahma nomigis min reĝon de ĉiuj bestoj. Mia nomo estas Kakudrama kaj mi devas regi kaj protekti vin,” li vokis al kurantaj bestoj.
Post la parolado de Ĉandavara venis ĉiuj bestoj kaj ĉirkaŭis lin. Ili staris tie timeme. Tigro klinis sin kaj pardopetis por ĉiuj aliaj: “Reĝo de bestoj! Donu al ni ordonojn kaj ni obeos vin.”
Blua ŝakalo nomigis la tigron sian ministron. Urso iĝis gardisto de lia kuŝejo kaj pantero devis varti por arboj kaj vegetaĵoj. Elefanto gardis pordojn kaj simio portis sunombrelon. Ĉiu besto havis taskon. Ĉandarava ne volis paroli kun sia speco-kun ŝakaloj. Li deportis ilin al mala angulo de la imperio.
Ĉandarava nun devis zorgi pri nenio, li havis perfektan vivon, li nur kuŝis malsuper la suno. Ĉiutage tigroj kaj aliaj rabobestoj donis al li ĉasaĵon-viandon. Li ĉiam manĝis la plej bonajn partojn kaj aliaj ricevis nur iom da malbona viando. Blua ŝakalo havis multe da kialoj por feliĉi, sed li malfeliĉis, ĉar li sentis sin soleca. Li rememoris kaj sonĝis pri noktoj kun aliaj ŝakaloj, kiam ili, fratoj, ŝtelatendis nokte en ĵungla kaseĵo…
Unutage ĉiuj bestoj krom ŝakaloj kunamasiĝis. Ĉandarava subite ekaŭdis hurlon de ŝakaloj kaj li hirtiĝis. Liaj okuloj estis plenaj de larmo-li ekploris. Senpripensi li komencis hurli-respondi al malproksimaj ŝakaloj. Tio ŝokiĝis tigron, urson, lupon kaj ĉiujn bestojn.
Ili kriis: “Ni konas ĉi tiun hurlon! Estas hurlo de ŝakalo!”
Tigro diris malnobliĝinte: “Ni servis al ŝakalo!”
“Mizera ŝakalo fintis nin!” elefanto murmuris.
“Ni devas puni la mensogulon!” kriis lupo.
Kiam Ĉandarava aŭdis ĉi tion, li ektimegis, saltis kaj volis forkuri al nigra arbaro. Sed rabobestoj ĵetis sin al la ŝakalo. Ili mordoŝiris lin. Nur lia blua felo restis.
Ekde tiam oni diras: “Kiu ĉesas rilatojn kun la plej proksimaj amikoj kaj amikiĝas kun fremduloj, tiu mortos kiel reĝo Kakudrama.”







