100 tagoj por lerni! LFN#1
Ĉiutage, mi devas studi LFN-Elefen dum 30 minutoj.
Mi ĵus lanĉis al mi defion: mi devas studi LFN dum 30 minutoj (strikte) ĉiutage, dum almenaŭ 100 tagoj. Tio estas 50 horoj entute. Dum aliaj amuziĝas ludante videoludojn rapide, mi amuziĝas lernante planlingvojn rapide. Mi povus studi la lingvon en malpli da tagoj, sed mi preferas studi iomete, sed ĉiutage. Tio pli bonas por la memorado, kaj je la fino mi bezonos malpli da horoj.
Mi planas ĉiutage skribi pri tiu lernado. Unue, ĉar ĝi permesas krei Esperantaĵojn (mi amas Esperanton kaj daŭre amos ĝin, eĉ se mi eble amos LFN). Due, ĉar ĝi permesas pruvi ke mi ja lernas la lingvon. Trie, ĉar eble kelkaj homoj interesiĝas pri miaj rimarkoj kaj unuaj impresoj pri tiu lingvo, planlingvemuloj estas kutime helpemaj, kaj mi certas ke kelkaj provos helpi min rilate al miaj rimarkoj.
Ĉar ĝi estas la unua artikolo, vi povas antaŭvidi ke ĝi estos longa. Mi povos diri multe malpli da aferoj en la postaj artikoloj. Mi ĉiutage faros rimarkojn pri la lingvo, kaj diros tion kion mi ĉefe faris, sed nun, hodiaŭ, mi devas prezenti al vi la lingvon, mian metodon lerni, kaj la ilojn, kiujn mi uzos, kaj finfine miajn rimarkojn. Ve, mi verŝajne bezonos horojn. :p
Kio estas LFN?
La celo de la artikolo ne estas prezenti LFN detale. Pli detalan priskribon vi povas legi rekte en la retejo http://elefen.org/.
- Ĝi baziĝas sur vortoj de latinidaj lingvoj
- Ĝi uzas gramatikon similan al tiuj de kreolaj (latinid-idaj) lingvoj (tre izola kaj tre regula).
- Ĝia gramatika simpleco estas fama inter planlingvoj.
- Ĝi estas juna (unue publike montrita en 1998), kaj jam pluraj tradukoj (ne multe) aperis en ĝi.
Miaj avantaĝoj
- La Franca estas mia denaska lingvo kaj mi studis la Hispanan dum multaj jaroj, mi povas kompreni ĝin kiam ĝi estas parolata malrapide. Mi ankaŭ rapide studis la gramatikon de la Haitia Kreola lingvo. Por paroli honeste, mi jam havas la impreson ke mi povas legi LFN, eĉ se mi neniam studis ĝin.
- Mi parolas Esperanton flue, pro tio mi havas bonajn metodojn pri lingvolernado, mi havas bonajn kontaktojn, kaj Esperanto havas grandan influon (kaŝitan aŭ ne) sur la junaj planlingvoj, almenaŭ komunume.
Mi pensas ke mi povas lerni aferojn, tre rapide. Mi do pensas ke mi povas lerni LFN en malpli ol 50 horoj. Kaj mi ne elspezos pli ol 30 minutoj ĉiutage! (Skribi tiun ĉiutagan artikolon ne estas enkalkulita.)
Unua farendaĵo: krei liston de materialoj
Do, mi simple entajpis “elefen” en Google, kaj ŝalti mian tempmezurilon por 30 minutoj da intensa lernado! La unua trafo estas la retejo elefen.org estas ege helpa. Troviĝas en ĝi ĉio, kion mi bezonas:
- Enkonduka kurso
- Detala gramatiko
- Vortaro
- Rimedoj por uzi la lingvon
- Loko por kontakti la komunumon: Telegram kaj Facebook.
Mi devas konfesi ke mi elektis eklerni Elefen pro la facileco kontakti kaj paroli kun membroj de la komunumo per Telegram. Mi unue volis lerni Lidepla, sed ili ne havis Telegraman grupon, do ne. Por lerni lingvon, mi bezonas atingeblan lokon kie mi povas babili tuje kaj rekte. Se vi kreas planlingvon kaj volas ke homoj lernu ĝin, bonvolu krei Telegraman grupon.
Get Vanege’s stories in your inbox
Join Medium for free to get updates from this writer.
Mi ne povas lerni lingvon se mi legas aferojn en la lingvo, kiuj venas nur de unu homo. Ĉiu homo emas eviti kelkajn aferojn en lingvo, do ne vere eblas lerni lingvon sen pluraj homaj fontoj. Ankaŭ, ofte estas pluraj metodoj por diri saman aferon, kaj multaj estas pli oportunaj ol aliaj. La retejo do neniam sufiĉos, kaj mi bezonas konstantan fluon de LFN-aĵoj. Por tio, la Facebook-a grupo helpas.
Mi komencos per la enkonduka kurso (mi uzos la Esperantan). Mi esperas ke ĝi bonas kaj ke ĝi instruas la plej utilajn vortojn unue. Se ne, mi ĉiam povos uzi liston de la plej oftaj vortoj en Esperanto, kaj traduki ilin per la vortaro.
La plej bona ilo de la mondo: Anki
Se vi ne konas Anki aŭ similan programon, mi povas dubi ĉu vi estas efika lingvo-lernanto. Anki ŝanĝis mian vivon en tre bona maniero, ĉar ĝi helpas min lerni pli per malpli da tempo. Tio liberigis al mi sufiĉe da libertempo por povi pli ĝui mian vivon ol mi povis antaŭe.
Vi povas legi pli pri Anki ĉi tie, sed jen tamen rapida priskribo: Anki helpas onin scii kiam oni devas relerni por neniam forgesi. Kiam oni lernas ion, fakte, estas multege da lerneroj. Ekzemple lingvo havas multege da vortoj kaj multege da reguloj. Kelkaj estas pli facilaj ol aliaj. Do anstataŭ lerni ĉion samrapide, oni povas diri al Anki “tiu elemento estas malfacila al mi!”, kaj Anki povas remontri ĝin pli ofte ol la aliaj elementoj, kiujn oni ne bezonas relerni tiom ofte.
En 30 minutoj de studado, mi jam havis tempon por krei 37 kartojn/informerojn en Anki!
Mi ne hezitas krei karton, por ĉiu gramatika regulo. Mi ankaŭ ĉiam aldonas ekzemplon por ĉiu lernero. Mi ankaŭ metas ĉion en la antaŭa parto de la karto, ĉar tio laŭ mi estas pli rapida, kaj mi ne bezonas turni karton por scii ĉu mi memoris ion aŭ ne. Tiel, mi povas lerni multe pli rapide kaj efike ol per alia simila servo kiel Memrise. (Mi malamas Memrise. Ĝi estas malrapida, oni devas ofte neutile tajpi ĉion, ne eblas diri al ĝi precize kiom bone oni memoris, ne eblas aldoni ekzemplojn facile, ne eblas aldoni gramatikajn kartojn…… homoj kiuj uzas Memrise estas pigraj je bone lerni.)
Mi komencis uzi la enkondukan kurson en Esperanto. Mi povis legi kaj Ankigi la tuton krom la parto pri “Kelkaj bazaj vortoj” post 6 vortoj. Mi tuj ĉesis lerni kiam mia tempmezurilo sonoris.
Unuaj rimarkoj
- La sonaro simplegas al mi. Estas nur 3 grandaj diferencoj kompare al Esperanto: la litero c faras “k”, j faras “ĵ” (aŭ ĝ), x faras “ŝ”. Mi ŝategas, ke ĝi respektas la regulon “unu litero -> unu sono”, sed ankaŭ “unu sono -> unu litero”! Tamen, saluton al hispanoj, kiuj havos problemojn kun “v” kaj “z”.
takreas la us-formon, sed ne estas deviga
Mi amas la ĝeneralan nedevigecon. Diru nur tion, kion vi volas diri.- Netransitivaj verboj fariĝas igaj per aldono de objekto
me move“mi moviĝas” →me move la table“mi movas la tablon
Jes! Oni ne plu bezonas lerni la transitivecon de verbo. Tamen, mi supozas, ke se oni volas uzi ĝin transitive sen mencii objekton, oni devos uzi objekton neklaran kiel “aĵo”. - La ekzisto de nedifinita artiklo “un” tre surprizis min. Kial la lingvo bezonus ĝin? Esperanto funkcias tre bone sen ĝi. Sen legante pli, mi pensas ke mi komprenas kial: oni povas o-vortigi vortojn per artiklo:
nos dansa“ni dancas” →la dansa“la danco”
Tiam, nedifinita artiklo estas utila, por diri ke oni parolas pri aparta koncepto, sed ne jam difinita. “Un dansa” = “danco”. - Estas multaj afiksoj. Mi timis perdi la esprimkapablojn de Esperanto, sed tio iom komfortigas min. Ni notu ke la lingvo estas izola, kaj ne aglutina kiel Esperanto. Mi ankoraŭ ne certas kiel mi devos esprimi vortojn kiel “videoludo” sen perdi la ideon ke temas pri aparta koncepto, kaj ne ajna “videa ludo”. Ĉu mi devos lerni tute novan vorton? Espereble ne, mi ne ŝatas lerni vortojn…
infeta“infekti” →desinfeta“malinfekti”
Infeta? Kial ne infecta? Mi havas la impreson ke la vortoj estas aktive simpligitaj por eviti malfacilajn konsonantarojn. Estas la impreso kiun mi havas rapide leginte tion.
Tio sufiĉas por hodiaŭ. Ĝis morgaŭ por la sekva epizodo en Elefen-ujo!





