Sitemap

Gramatiko de Pandunia (2017.10.11)

Vi povas trovi pli ĝisdatan version

11 min readOct 11, 2017

--

0. Lingva spirito

Frazoj en naturaj lingvoj estas pezaj je neutilaj informoj. Tre ofte, larĝsenca vorto kaj kunteksto sufiĉas por transdoni la gravajn informojn. Pandunia havas larĝsencajn vortojn, kaj oni povas facile precizigi ilin. Oni diru nur tion, kion oni volas diri, sen malfaciligi esprimadon per informoj evidentaj aŭ erarkaŭzaj gramatikaĵoj. Kiam informo ne estas ĉiam utila, ĝi ne estas deviga en Pandunia. Se kunteksto ne sufiĉas por kompreni, tiam oni precizigas.

1. Substantivoj

Substantivoj ne ŝanĝiĝas. Ili ne estas devigaj se evidentaj, sed forigi ilin ne estas rekomendate por komencantoj.

maw — kato, katoj, la kato, la katoj, katino, katinoj, la katino, la katinoj, katiĉo, katiĉoj, la katiĉo, la katiĉoj …

1.1 Precizigi gramatikan nombron

Kiel por ĉio, la signifo estas tiu, kiu plej taŭgas kun la resto aŭ la kunteksto. Tamen, oni povas facile precizigi per adjektivo.

loge — vorto, vortoj
un loge — (unu) vorto
poli loge — (pluraj) vortoj
dua loge — du vortoj

1.2 Precizigi definitecon

La ideo ke io estas montrata aŭ jam menciita povas esti aldonata per sa kiu signifas (ĉi) tio(n) aŭ (ĉi) tiu(j)(n) antaŭ substantivo.

liste — listo, la listo
sa liste — la listo (= tiu listo)

1.3 Kombinado

Kiam du substantivoj staras apud la alia, ili ekhavas la signifon de kunmetita vorto. La dekstra substantivo donas la naturon de la kombinado.

loge liste — vortaro (= vort-listo)

1.4 Nombroj

nul — 0
un — 1
dua — 2
sam — 3
car — 4
lim — 5
sis — 6
set — 7
bat — 8
noi — 9
un nul aŭ des — 10
dua dua aŭ dua des dua — 22
un nul nul aŭ hon — 100
dua nul un aŭ dua hon un — 201
un nul nul nul aŭ kilo — 1 000
mega … — 1 000 000
giga … — 1 000 000 000

dua mes — du monatoj (= du-monato)
mes dua — februaro

2. Personaj pronomoj

Ili funkcias kiel substantivoj.

mi — mi, min
tu — vi, vin
ye — ŝi, li, ri, ĝi, ŝin, lin, rin, ĝin, …
mimen — ni, nin
tumen — vi, vin
yemen — ili, ilin

2.1 Precizigi sekson

ye — ŝi, li, ri, ĝi
man ye — li
fem ye — ŝi
xe ye — ĝi

2.2 Precizigi refleksivecon

ye toca ye — Ĝi tuŝas ĝin, Ĝi tuŝas sin
ye toca sa ye — Ĝi tuŝas ĝin (= Ĝi tuŝas tiun ĝin)
ye toca se ye — Ĝi tuŝas sin (= Ĝi tuŝas propran ĝin) (Vidu
se kiel “own” aŭ “self” (angle), “propre” (france))

3. Modifiloj (Adjektivoj kaj Adverboj)

Ili ne ŝanĝiĝas. Antaŭ substantivo, modifilo estas adverbo. Se ne, adjektivo.

waf hava fani nam. — Hundoj havas amuzan nomon.
tu sundar sona. — Vi bele dormas.
bon waf. — Bona hundo.
tu baxa pandunia bon. — Vi parolas Pandunia bone.

3.1 Komparoj

fem si sem bon ka man — Ino estas same bona kiel iĉo.
pandunia si max bon ka englix — Pandunia estas
pli bona ol la Angla.
munkin pandunia si maxim izi — Eble Pandunia estas
(la) plej facila.
mi kar min multo ka mi loga — Mi faras
malpli multe ol mi diras.
mi yem akol minim multo — Mi konsumas alkoholon
malplej multe.

4. “Tabelvortoj”

Pandunia ne havas tabelvortojn, sed oni povas facile rekrei ilin (kaj pliajn) per libera kombinado de substantivo kun substantivo, aŭ per adjektivo kun substantivo.

sa — tio(n), tiu(j)(n), ĉi tio(n), ĉi tiu(j)(n), tiam, ĉi tiam, tia(j)(n), ĉi tia(j)(n) …
ke — kio(n), kiu(j)(n), kiam, kia(j)(n), kiel, kiom, kial …

4.1 Precizigi proksimecon lokan, tempan aŭ teman

sa — tio, ĉi tio
jin sa — ĉi tio (= proksima tio)
far sa — tio (= fora tio)

4.2 Precizigi tipon

ke — kio, kiu, kia, kie, kiam, kial, kiel, kiom
ke xe — kiu afero (= kio)
ke jen — kiu homo (= kiu (ofte))
ke yang — kiu tipo (= kia aŭ kiel)
ke lok — kiu loko (= kie)
ke sat — kiu momento (= kiam)
ke koz — kiu kaŭzo/rezono (= kial)
ke metod — kiu metodo (= kiel (ofte))
ke numer — kiu nombro (= kiom)

jin sa lok — ĉi tie

Notu ke eblas krei ajnan korelativon tiel:

un lok — ie
nul lok — nenie
multi lok — multloke
mei lok — ĉie (= ĉiuloke)
pitsa lok — pic-loke

5. Demandoj kaj respondoj

5.1 Demandoj

La vorto ke indikas demandon pri afero. La nedeviga vorto kia (la verbo “demandi”) indikas demandon pri vereco de frazo. Notu ke ke estas uzata nur por demandoj. Por la rilata uzo de kie (Mi ŝatas tion, kion vi faras), vidu la pivotan strukturon.

tumen kar ke? — Vi faras kion? (= Kion vi ĉiuj faras?)
tu yem ke pingo? — Vi manĝis kiun pomon? (= Kiun pomon vi manĝis?)

(kia) waf yem maw? — (Ĉu) hundoj manĝas katojn?

5.2 Respondoj

wang — flava sa si wang — tio estas (la) flava
sa pingo si wang pingo — tiu pomo estas (la) flava pomo

si — jes
no — ne
waf si yem maw — hundoj ja manĝas katojn
waf no yem maw — hundoj ne manĝas katojn

si estas aparta vorto. Ĝi funkcias kiel pozitiva adverbo antaŭ verbo, sed ankaŭ kiel la verbo “esti/ekzisti”.

6. Verboj

Verboj ne ŝanĝiĝas. Subjekto troviĝas maldekstre de verbo. Objekto troviĝas dekstre de verbo. La dekstra parto ne estas deviga.

mi vol panyo — Mi volas amikon
mi darsa loge — Mi lernas vorton
pando suku pandunia — Pandoj ŝatas Pandunia

mi yem pan — Mi manĝas panon (= Mi konsumas panon)
tu yem su — Vi trinkas akvon (= Vi konsumas akvon)
ye yem alkol — Li drinkas akoholon (= Li konsumas alkoholon)

6.1 Precizigi tempon

loga — diris, diras, diros, ĵus diris, baldaŭ diros, …
gon loga — diris (= antaŭe diris)
nun loga — diras (= nun diras)
futur loga — diros (= poste diros)
gang loga — ĵus diris
sun loga — baldaŭ diros

6.2 Precizigi modon

loga — diras, dirus, diru, …
munkin loga — dirus (= eble diras)
muso loga — diru (= deve diras)

mus — devas, devus, devu, …
munkin gon mus — eble devis, devintus (= estus devinta)

6.3 “Aktiva kaj pasiva voĉo”

Verboj havas du tipojn: la a-verbo kaj la u-verbo. Por u-verbo, la subjekto estas la objekto de la a-verbo, kaj la objekto estas la subjekto de la a-verbo. Notu, ke kelkaj el la plej oftaj a-verboj ne nepre devas finiĝi per a (klarigo en la parto pri finaĵoj).

suka — plaĉi al
suku — ŝatas
doka — legi
doku — esti legata de / legiĝi
yem(a) — konsumi
yemu — esti konsumata de / konsumiĝi

mi doka — mi legas
mi doka buk — mi legas libron
buk doku — libro estas legata (= libro legiĝas)
buk doku mi — libro estas legata de mi

Tamen, oni povas daŭre konsideri ke la lingvo ĉiam uzas la vorton Subjekto-Verbo-Objekto kaj ke verboj neniam ŝanĝiĝas, ĉar oni povas vidi suku kaj suka kiel apartajn verbojn.

6.4 Utila ekzemplo: hava kaj havu

hava — havi
havu — esti havata de, de

mi hava maw — mi-a kato = mi havas katon
maw havu mi — kato de mi = kato havata de mi

7. Pivota strukturo

Objekto de unua verbo povas esti subjekto de dua verbo.

mi vola mi yema kek — Mi volas, ke mi manĝu kukon (= Mi volas “mi manĝas kukon”)
mi pensa tu darsa bon — Mi pensas, ke vi lernas bone (= Mi pensas “vi lernas bone”)
ye doka buk kitabu mi — Li legas libron, kiun skribis mi
tu loga jumle karu mi — Vi diras frazon, kiun faris mi
mi suku kena yema = mi suku mi kena mi yema — Mi ŝatas povi manĝi. (Kiam substantivo estas evidenta, oni povas forigi ĝin)

Plej ofte, ĉio kio troviĝas dekstre de verbo estas la objekto de tiu verbo, sed kelkfoje nur la unua posta substantivo estas la objekto. Tamen, ne ekzistas granda diferenco inter “Mi volas min, kiu manĝas kukon” (mi volas mi yem kek) kaj “Mi volas, ke mi manĝu kukon” (mi volas mi yem kem). Niaj provadoj en Telegram ne montris veran problemon.

Get Vanege’s stories in your inbox

Join Medium for free to get updates from this writer.

Se estas risko de miskompreno, eblas evidentigi la objekton de verbo voĉe per laŭteco, aŭ skribe per signoj “ aŭ ,. Ni ĉiuokaze rekomendas fari mallongajn frazojn, kun malmultaj verboj. Eblas mencii substantivon de lasta frazo per “sa”.

tu loga jumle. mi kar sa jumle. — Vi diras frazon. Mi faris tiun frazon.

7.1 “ke-subfrazoj”

En Esperanto, subfrazo per ke kutime havas tiun strukturon: S V ke, S V. Tiam oni rapide povas traduki forigante , ke.

mi vola tu yema — Mi volas , ke vi manĝu

7.2 “ki — subfrazoj”

En Esperanto, subfrazoj per ki-vorto kutime havas tiun strukturo: S V O, O S V. Tiam oni povas traduki (1) forigante la korelativojn (2) aldonante sa (3) ŝanĝante a-verbo al u-verbo aŭ inverse (4) metante la malnovan subjekton kiel objekton.

mi vola sa yemu tu — Mi volas (tion), kion vi manĝas
mi vola sa pingo yemu tu — Mi volas (tiun pomon), kiun pomon vi manĝas

8. Prepozicioj

8.1 La 6 prepozicioj

ze — el, de (deiro), post / post kiam, ĉar
na — je, apud, ĉe, ĉirkaŭ, en, inter, super, sub, sur, tra, dum, laŭ, pri
ko — al, por, antaŭ / antaŭ ol, ĝis
bi — kun, per
du — de, da

Tiuj kunigoj de prepozicioj ne estas hazardaj, ili troviĝas en multaj naturaj lingvoj. En la Angla “to” povas signifi “to (al)” kaj “in order to / for (por)”, kaj “since” povas signifi “from (ekde)” kaj “because (ĉar)”.

mi enda ze kamar (= mi cuta kamar) — Mi iras el la ĉambro. (Loko indikas ke temas pri movo)
mi sona ze mi no suku dunia — Mi dormas ĉar mi ne
ŝatas la mondon. (Verbo iom indikas ke temas pri kaŭzo)
mi yema ze dua hor — Mi manĝos post du horoj (= Mi manĝos el
du horoj). (Daŭro indikas ke temas pri daŭro)
mi si na darse lok — mi estas en la lernejo. (Loko indikas ke temas pri loko)
sup si na meza — La supo estas sur la tablo. (Oni kutime metas aferojn sur tablo, kaj ne sub)
tu sona na mi kara — Vi dormas dum mi
laboras. (Verbo indikas ke temas pri samtempa ago)
mi enda do kafe kan (= mi enda kafe kan) — Mi iras al kafejo. (Loko indikas ke temas pri movo)
mi kara do tu — Mi laboras al/por vi. (Ne ekzistas grava diferenco tie inter “labori al” kaj “labori por”)
tu muso cinga do tu yema — Vi petu por ke/antaŭ ol vi manĝas. (Memoru: la plej verŝajna venkas)
mi kitaba bi karbon — Mi skribas per karbo.
mi vizita dunia bi tu — Mi vizitas la mondon kun vi. (Se oni ne kutime uzi “vi”, verŝajne temas pri akompano)
sa si darse grup du pandunia — Tio estas kurso de Pandunia.
no si multe du loga — Ne estas multe da vortoj. (“De” inkluzivas la sencon de “Da”)

La lasta prepozicio estas da, ĝi funkcias kiel du, sed la dekstro kaj maldekstro estas inversigita. da ne estas tiel ofte uzata kiel du, sed ĝi estas utila por montri ajnan rilaton, kiel rilaton de posedo: mi da panyo = mi -a amiko.

8.2 Precizigi prepozicion

Post prepozicio, oni povas aldoni substantivon kaj du. Oni tiel povas rekonstrui la prepoziciojn de sia denaska lingvo. Jen ekzemplo por Esperanto.

je : na
de (posedo) : du / na he du
de (eco) : du
de (komenco-loko) : ze / na kaixe du
da : du / na made du
antaŭ (loko) : na / na rukul du
malantaŭ (loko) : na / na ruk du
apud/ĉe (loko) : na / na jine du
ĉirkaŭ (loko) : na / na wen du
ĉirkaŭ (proksimumo) : na / na sirko du
ekster : na way du
en (loko) : na / na in du
inter (pozicio) : na / na inter du x i x
inter (elektoebloj) : un ze x i x i x
kontraŭ (malfavore al) : ko (ye) no mede x
malpost (tempo) : ko / na ante du
post (tempo) : ze / na bada du
sub (loko) : na xia du
super (loko) : na xiaul du
sur (loko) : na / na par du
tra (loko) : na krus du
al (destino) : ko
el (fonto) : ze / na asle du
ĝis (limo de ago) : ko / ko limit du / na limit du
anstataŭ : na vis du
dum (daŭro) : na / na dur du
krom (aldono) : na maxe du
krom (escepto) : na mine du
kun (kunago) : bi / na / na grup du
laŭ (direkto/instrukcioj) : na / na cinge du / na forme du
laŭ (vidpunkto) : na / na vide du
malgraŭ : na / na sabe du
per (ilo) : bi / na / na tul du
per (maniero) : bi / na / na tul du
por (celo) : ko / ko (mi) mede x / na gol du
por (profitanto) : ko
por (bazo de taksado) : na yang du
pri (temo) : na tem du
pro (kialo) : ze / ze koz du / na koz du
sen (malesto) : bi no

En Esperanto multaj verboj estas netransitivaj, sed estas ofte akompanataj de la sama prepozicio (labori pri, pensi pri, kuri en, manki al, …). En Pandunia, ajna verbo povas esti uzata transitive (sufiĉas aldoni objekton). Tiam, la signifo de la verbo ofte estas tiu kun la plej ofta prepozicio (prilabori, pripensi, enkuri, almanki). Pro tio, prepozicioj ne estas tiom ofte bezonataj.

8.3 Rilata subfrazo per “du”

Oni povas imiti rilatan subfrazon per la pivota strukturo, tamen ankaŭ eblas fari tion malpli koncize aldonante du. Tio utilas por komencantoj, kiuj ankoraŭ ne povas rapide alterni tipon de verbo.

mi vola sa volu tu — Mi volas (tion), kion vi volas
mi vola sa du tu vola — Mi volas (tion), kion vi manĝas (= Mi volas tion de via manĝado.)

Por Esperantistoj, tio estas kvazaŭ anstataŭigi la ki-vorton per “du”.

mi denga sa den du pandunia si day bax — Mi atendas la tagon, kiam pandunia estos granda lingvo

9. Konjunkcioj

manux i hewan — homo kaj besto
hero u goro — heroo aŭ porko
ama no jen loga sa — sed/tamen neniu diras tion
mi si suka jadi mi si maw — Mi estus feliĉa, se mi estus kato
mi no saba jadi mi si ver — Mi ne scias, ĉu mi veras
mi no aha to mi haha — Mi ne komprenas, do mi ridas

10. Derivado

10.1 Nedeviga finaĵo por baza vortotipo

En Esperanto, normalaj radikoj povas esti a/e-bazaj, o-bazaj kaj i-bazaj. (Tiu informo konsulteblas en bonaj vortaroj.) En Pandunia, kiam vorto estas uzata en sia baza formo, skribi aŭ elparoli la finaĵon ne estas devige. Estas kvazaŭ diri en Esperanto “Mi ŝat manĝ pom”.

loga — diri
logu — esti dirata (de) / diriĝi
logi — dira / dire
loge aŭ log — diro / vorto (log estas baze substantivo)

nova — novigi
novu — esti novigita (de) / noviĝi
novi aŭ nov — nova / nove (nov estas baze modifilo)
nove — novo / novaĵo

10.2 Ŝanĝi la vortotipon

Oni povas ŝanĝi la finaĵon por krei pliajn facilajn vortojn. Tio similas al Esperanto, kun kelkaj diferencoj:

  • Kiam modifilo-baza vorto iĝas verbo, la signifo estas igi kiel la modifilo.

nov(i) — nova / nove
nova — novigi (pensi ke ĉiuj verboj estas transitivaj helpas memori)
si nov(i) — novi = esti nova / esti nove

  • Kiam verbo-baza vorto iĝas substantivo, la signifo estas la produktaĵo de la ago.

kitab(a) — skribi
kitabe — skribaĵo
kitabe kar — skribo / skribado

  • Kiam verbo-baza vorto iĝas modifilo, la signifo estas la rezulto de la ago.

kitab(a) — skribi
kitabi — skribita / skribata
bi kitabe — per skribaĵo = skriba

10.3 Sufiksoj

Sufiksoj similas al tiuj de Esperanto. Ili permesas aktive konstrui novajn vortojn, el tiuj jam konataj. Tamen, notu ke ili ne estas tiom utilaj (nek precizaj), ĉar oni ofte povas anstataŭe fari kombinadon, metante du substantivojn unu apud la alian: net lok = retejo.

10.3.1 -ar

kaixa — komenci ; kaixar — komencanto
baka — baki ; bakar — bakisto
komputa — komputi ; komputar — komputilo
marta — mortigi ; martar — mortiganto

10.3.2 -ur

kriata — krei ; kriatur — kreaĵo
marta — mortigi ; martur — mortigato

10.3.3 -ia

manux(e) — homo ; manuxia — homeco, homaro
kristi — kristano ; kristia — kristanismo
jive — vivo ; jivia — vivoscienco
rus — rusa ; rusia — rusio
nov — nova ; novia — noveco

10.3.4 -is-

yem(a) — manĝi ; yemis(a) — manĝigi
sab(a) — koni/scii ; sabis(a) — konigi/sciigi

10.3.5 -ul-

liga — ligi ; ligula — malligi
suku — ŝati ; sukulu — malŝati
bon(i) — bona ; bonul(i) — malbona

--

--

Vanege
Vanege

Written by Vanege

Esperanto-artikoloj pri aferoj ŝatataj aŭ gravaj. Por kontakti min: