Valoro de planlingvoj LFN#5
Lingvolernado — Komunumo — Partopreni en la konstruado
Mi konas multajn homojn, kiuj havas problemojn je lernado de lingvoj. Ofta problemo estas nekapablo akcepti malregulaĵojn. Homoj ŝatas kiam aferoj estas regulaj kaj harmoniaj. Sed kiam io kreas malordon sen trovebla kialo, tio ĝenas. Tio tiom ĝenas kelkajn homojn, ke ili ne plu povas fokusiĝi kaj lerni. Ili tiam kulpigas la lingvon, kaj preferas ĉesigi la lernadon por uzi la lingvon kiu ne havas tiun precizan problemon (sed havas aliajn).
Tiu problemo estas eĉ pli granda por konstruitaj lingvoj. Kelkaj homoj riproĉas al Esperanto havi problemon, kiu troveblas en preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj de la mondo. Ili ne plu kapablas vidi valoron de lingvo ĝuste, kaj pensas ke ĉio temas kaj temu pri gramatiko (kaj al nekonsentebla modelo de perfekteco). Eraroj neniam estas granda problemo. Oni eraru ĝis kiam oni ne plu eraras. La celo ne estas ne fari erarojn, sed lerni lingvon por komuniki.
La komunuma vidpunkto estas ofte neglektata
Estas multaj kialoj kial mi ŝatas lerni planlingvojn. Unu estas ke mi ŝatas lerni, kaj havi la impreson ke mi progresas je io. Unu alia estas ke mi tre ŝatas la senton aparteni al nova komunumo. Unu alia estas ke gramatiko interesas min, kaj paroli planlingvon estas rapida kaj facila maniero por mi provi gramatikajn konceptojn praktike. Mi ankaŭ ŝatus povi konstrui planlingvon laŭ mia propra modelo de perfekteco, kaj mi ŝatas lerni planlingvojn ĉar ili donas al mi multajn interesajn kaj bonajn ideojn, kiuj plibonigos mian laboron.
Sed la ĉefa kialo kial mi lernas planlingvojn (kaj lingvojn ĝenerale) estas povi partopreni en nova komunumo. Kiam oni estas en nova komunumo, oni povas lerni multege da aferoj, kiujn oni ne povus facile lerni ekstere. Tio estas tre kontentiga. Lerni Esperanton estis mia plej bona sperto, kaj mi ŝatus rehavi tiun senton lernante aliajn lingvojn.
Mi elektis lerni internaciajn planlingvojn, ĉar ili estas pli facile lerneblaj, kaj la komunumo estas kutime pli bonvenigaj. Mi tre ŝatas la ideon de Elefen, ĉar ĝi permesas havi rapide la kernan spiriton de latinidaj lingvoj. (Interlingua estas neutile tro malfacila, estas kvazaŭ tiu kulturo ne volas min.) Poste mi provos lerni Slovio-n (esperante ke ĝi havas vivan komunumon) kaj mi daŭrigos ĝis kiam mi konus ĉiujn facilajn lokajn planlingvojn.
Mi ŝatas konstrui aferojn kun aliaj homoj
Esperanto ne estas la lingvo de Zamenhof, sed la lingvo de la Esperantistoj. De la komenco ekzistis nur malpreciza skeleto, kiu estas plenigata de la uzo de milionoj da homoj. Kelkaj timemaj strikte imitis la frazojn de Zamenhof, sed multaj aldonis siajn proprajn frazformojn, kaj la rezulto estas tutfunkcianta lingvo kiu povas reprezenti ĉiaflankan hom-aron.
Oni povas diri same pri ĉiuj aliaj planlingvaj projektoj. Tio kio estas en libroj kaj lerniloj nur estas malgrandega parto de lingvo. La malregula akcento de Elefen sur kelkaj vortoj nur estas detaleto, guto en marego, kiu eble ne travivos en la fakta uzata lingvo. Pli malpli frue, la instruata gramatiko devos esti korektita aŭ homoj ĉesos lerni per ĝi ĉar ĝi estus malpli bona por instrui la lingvon parolatan de granda komunumo.
Lingvo ĉiam estas afero de komunumo. Lerni kaj uzi lingvon estas partopreni en tiu komunumo. La sento konstrui aferon novan kune estas tre tre agrable. Ĉiu nova uzanto de lingvo alportas sian inteligentecon, kaj kiam inteligenta strukturo aperas, aliaj homoj imitas ĝin. Mi ŝategas rigardi tiun fruan evoluon de planlingvoj, kaj kiel fundamentaj gramatikaj elektoj povas influi la uzon de tuta komunumo.
Ĉiuj planlingvoj valoras
En internaciaj planlingvoj, mi rapide rimarkis ke ni ĉiuj havas malsamajn (tamen similajn) celojn. Iuj volas solvi la lingvan problemon, kaj pensas ke EO ne estas la plej rapida solvo, aŭ volas helpi aliajn eblajn solvojn. Iuj interesiĝas pri mondaj vortoj. Iuj interesiĝas lingvokreado. Iuj interesiĝas pri komonumo-kreado. Iuj volas esti en memelektita kunhelpa komunumo, kie lernado kaj instruado estas facila maniero esti helpata kaj helpi.
Ĉiu planlingvo estas malsimila kaj valora pro la komunumo, kiun ĝi havas. Se oni ne ŝatas komunumon, oni povas viziti alian. Estas neniu problemo. La komunumo influas la lingvon, kaj la lingvo influas la komunumon. Lingvo latinideca havos nature pli da latinidaj parolantoj, ĉar lerni estas pli facile por ili. Lingvo facila havos nature pli da homoj, kiuj rapide rezignas. Lingvo stranga en iu maniero havos homojn strangajn en iu maniero. La plej bela afero estas ke oni povas elekti sian lingvon, kaj tiel oni kreas diversecon kaj personecon, kiu estas malpli facile videbla en naturaj lingvoj. Tio mem valoras esence.
Get Vanege’s stories in your inbox
Join Medium for free to get updates from this writer.
En la ideo konstrui internacian planlingvon por ĉiuj, ankaŭ tie ĉiuj planlingvoj valoras. Neniu lingvo povas esti perfekta nun, ĉar ni simple ne kreis sufiĉe da planlingvoj kaj komunumoj. Volapük kreis komunumon kiu lernis Esperanton. Esperanto kreis komunumon kiu kreis kaj lernis multajn aliajn planlingvojn. Ni devas vidi ĉiujn internaciajn planlingvojn kiel movadon, kiuj transdonas kaj komunikas ideojn inter si. Ĝi estas granda movado kiu konsciigas la mondon pri la rilatoj inter lingvoj kaj popoloj, pri lingvaj problemoj kaj eblaj solvoj.
Kaj nun, pri Elefen
(Pardonon se tio estas la nura parto, kiu interesas vin :p)
Mia peto esti aldonita al la alia Facebook-a grupo (la nepublika) estis akceptita. En ĝi troviĝas nova mesaĝo en Elefen, preskaŭ ĉiutage, sed preskaŭ ĉiam de la sama homo. Tio bonas por la homoj, kiuj uzas nur Facebook. Mi pensas ke estus bone se ili uzus la Telegraman grupon, tiel ili vidos ke la lingvo estas pli aktiva.
Mi dediĉis la tutan tempon al la komunumo. Matene, mi vidis ke estis 32 novaj mesaĝoj en Telegram, kaj de malsamaj homoj. Jej! Tio estas komunumo! Mi do legis ilin, kaj ĉiam kiam estis nova vorto, mi konsultis vortaron kaj lernis ekzemplon. Mi tre ĝuis fari tion, mi multe komprenis, kaj mi rimarkis ke aliaj homoj havas la samajn problemojn kiel mi rilate al la elparolado de Elefen.
Ja estas kelkaj detaloj, kiuj mi ne ŝatas pri la lingvo. Mi menciis ilin en antaŭaj artikoloj. Tamen, kiel mi diris en la komenco de la artikolo, mi ne fokusiĝos pri ili. Mi unue volas ĝui, kaj se mi tro zorgas pri gramatiko, mi ne povos. En Esperanto, mi iom perdis la kapablon ĝui libron kiu estas plena de fremdaj neologismoj fekaj. Mi multe preferas legi gramatikajn erarojn aŭ legi aferojn, kiuj ne apartenas al la lingvo! Mi esperas ke mi ne perdos mian toleremon al strangaĵoj en Elefen.
Pronomoj kaj Posesivo?
Per la enkonduka kurso, mi lernis ke pronomo kaj posesivo estas la sama afero, ke “mi” kaj “mia” estas la sama vorto. Mi akceptis tion, esperante ke ne estus problemoj, sed mi ja scias ke problemoj ofte okazas en aliaj lingvoj. Tio okazis en Pandunia kie “mi estas patro” kaj “mia patro” tute ne devus skribiĝi same. La solvo estis devigi la verbon “esti” kaj uzi nedevigan partiklon post la pronomo por la posesivo.
Mi legis vortojn kiel “mea” (mia) kaj “tua” (via). Tiuj vortoj ankaŭ ĉeestis en la disionario. Ĉu la enkonduka kurso ne plu estas ĝisdata? Tio bonas, tio igos la lingvon pli klara…
Fek! En la vortaro “ela” ne signifas “ĝia/lia/ŝia”, sed “ŝi” (“el” signifas “ĝi/li/ŝi”). Laŭ alia homo, tiu aldono de la vortaro estas tre nova. Kial rompigi la regulecon de tiu -a sistemo? Fakte, kiu sistemo estas la plej nova? Ĉu la homo kiu zorgas pri la disionario komunikas kun la komunumo en Telegram?
Espereble jes. Kiam kreanto ne sufiĉe komunikas kun komunumo de lingvo, tiu komunumo povas iom post iom malaperi, aŭ decidi elekti novan aŭtoritaton, se la lingvo ankoraŭ ne estas stabila.
Oni ofte diras ke kulturlernado estas grava al lingvolernado. En planlingvoj, tio estas deviga. Se oni ne lernas pri la komunumo, oni malfacile trovas sufiĉe da enhavo por lerni ĝin. Do scii la lingvon certigas ke oni ne estas fremdulo.
Kelkaj rimarkoj
- “e” estas “kaj” ; “es” estas “estas” ; multaj o-vortoj komenciĝas per s
- “es” estas malregula kun la sufikso -nte ; ĝi iĝas “esente”
- ofte “c” (k) foriras ; oni ne skribas “activa” sed “ativa”




