Stories by Mono Bonkato on Medium
Hunda rasmiksulo
Tiu temo ofte diskutiĝas sen klara solvo. Kelkaj uloj traktas hundojn per amo, aliaj volas mortigi ilin, kaj aliaj simple ne zorgas, pri kio okazas al hundoj kaj taksas la traktadon de ili nepripensinda. Ni esploru ĉu mortigi hundojn bonas aŭ malbonas laŭ etiko.
Laŭ kelkaj difinoj estas ia nepriskribebla malsamo kiu specialmaniere apartigas homojn de la resto de la bestoj. La specio homo sapiens certe malsamas ol la specioj de aliaj bestoj, kompreneble ĉar aliaj bestoj estas alispeciaj. Tamen, ĉiu alia besto estas de besta specio, do tiu karakterizo ne estas nurhoma. Do kial ni samspecianoj ne apartenus al la bestaro? Verdire ne estas iu logika kialo kial homoj ne ankaŭ nomiĝu bestoj, eĉ se religioj pretendas kontraŭe, ĉefe pro la manko de pruvaĵoj pri la aserto.
En multaj nuntempaj socioj homaj, perforto estas kondamninda. Homoj ne volas esti murditaj, doloritaj, aŭ alimaniere perfortitaj kontraŭ siaj interesoj. Tial, socioj provas malhelpi ke tiuj fiagoj okazu. Tio realiĝas pere de leĝoj aŭ de sociaj premoj por malvoligi la socianojn perforti unu la alian.
Leĝolibro kaj pesilo
Estas tamen kontraŭregulaĵoj, ne ĉiu perfortago leĝe malbonas. Ekzemple, se atakonto volas ataki iun, la atakoto rajtas defendi sin, eĉ per reciproka perforto. La ekago perforta estas tiu, kiu laŭleĝe malbonas, ĉar la atakoto simple volis ĉesigi la perforton, ne kaŭzi ĝin. Tiuj kontraŭregulaĵoj ne leĝe permesas la aliajn perfortajn ekagojn. Kaj ĉiuokaze, la pena malvoligado ne ĉiam funkcias. Malgraŭ la eĉ plej severaj leĝoj, ankoraŭ troviĝas homoj, kiuj murdas, seksperfortas, atakas, kaj malame diskriminacias. Ne ĉiuj agoj samofte okazas, sed ĝis nun neniu homa socio sukcesis tutforigi tiajn ĉi fiagojn.
Oni povas intelekte rimarki ke la alispecianoj bestaj, kiel hundoj, ne povas sekvi leĝojn kreverkitajn de homoj. Ili nek scipovas konduki aŭton nek povas rekoni, kio estas stratkrucejo. Ili nek povas voĉdoni dum politikelektoj nek parolas homajn lingovjn por klare komuniki al ni. Se homoj ne perfortu aliulojn pro leĝoj, kial oni ne perfortu bestojn?
Rimarkindas ke ekzistas en homaj socioj homoj, kiuj ne kapablas fari la menciitajn agojn, ĉu pro aĝo, malsano, aŭ simpla nekapablo. Tamen, laŭ tiuj ĉi leĝoj, oni ne rajtas perforti tiujn, kiuj ne kapablas fari la samajn aferojn, kiujn ne kapablas bestoj. Ies manko de kapablo ne estas tio, kio bonetikigas perforton al bestoj. Eble estas io alia.
La leĝoj celas protekti nin de nenecesaj danĝero kaj perforto, kaj do alhoma perforto tial evidentege malbonetikas, ĉu ne? Leĝoj ne malpermesas ke oni mortigu hundon, do tio ŝajnas kiel bona kialo por mortigi ilin, se oni volas. Tio estas alia dubindaĵo ĉar leĝoj ne efektive bonigas agojn, kaj ili povas esti ŝanĝitaj de povuloj. Se morgaŭ, ekzemple, povuloj leĝigus la permeson mortigi homojn, tio ne bonetikigus perforton al homoj, ĉar homoj malgraŭe preferus ne esti perforte traktitaj. Krome, antaŭ jarcentoj multaj fiagoj laŭleĝis, kiel senrajtigi virinojn aŭ GLATulojn, aŭ sklavigi nigrulojn kaj aliajn gentojn. Tiuj agoj ne estis bonetikaj malgraŭ la laŭleĝeco. Same temas pri hundoj, kvankam estas permesate mortigi ilin, ne estas bonetike pro la permeso.
Hundoj nu ne estas homoj, ni malsamas. Ni povas efike elpensi teĥnologiaĵojn, kaj ili povas efike elflari odorindikojn. Se hundoj ne estas homaj, kial estus malbonetike mortigi ilin? La bazo de multaj leĝoj estas neokazigi malagrablaĵojn, kiujn oni preferas ne sperti. Ekzemple, homoj ne volas esti tranĉile pikitaj, do estas leĝoj, kiuj malpermesas tion. Tamen, ankaŭ hundoj ne volas esti tranĉile pikitaj. Grave rimarkinde estas ke kaj homoj kaj hundoj povas senti kaj sperti sian propran vivon. Kvankam hundoj ne povas homlingve komuniki al ni, estas eble rekoni, kio plezurigas kaj kio malplezurigas hundon. Tio povas rekoniĝi de mieno, bojado, korpomoviĝoj, kaj ĉu la hundo volas alproksimiĝi aŭ malalproksimiĝi al io. Homoj ekzemple subite forprenas la manon de brulige varma fornoplato senpense pro la eksento de doloro, hundoj faras same kiam iu el iliaj korpopartoj elbrulas pro tuŝi varmegaĵon. Do estas memevidentege ke hundoj preferas plezurajn aferojn anstataŭ dolorajn, kvankam ili estas alispecianoj.
Por kalkuli la etikecon de tiu ĉi ago, estas grave demandi al si, kion oni taksas bonetika aŭ ne. Ekzemple:
Ĉu estas bonetike piedbati pacan hundon?
Ĉu estas bonetike buĉi pacan hundon?
Se oni pretendas ke piedbati pacan hundon malbonetikas, devas esti kialo. Facile, oni povas dedukti ke tio malbonetikas ĉar la hundo spertas la doloron de la piedbato, kaj la hundo malpreferas tian traktadon. Laŭ tiu logiko, estas ankaŭ malbonetike mortigi la hundon, ĉar la hundo preferas daŭre vivi. Evidente, se la hundo ne plu volus vivi, ri penus iel mortigi sin per konscia alproksimiĝemo al danĝeraj aferoj por fini sian vivon.
Ĉu estas bonetike buĉi pacan hundon, eĉ se oni poste manĝas rin?
Tio povas esti pli malfacila demando, ĉar se oni manĝas la kadavron de la hundo, oni povas nutri sin. Kaj oni bezonas manĝi por vivi. Tamen, en la plejpartego de la lokoj je la Tero, oni hodiaŭepoke havas alternativajn manĝaĵojn disponeblojn, kiel ezkemple grenojn, legomojn, aŭ legumenojn, el kiuj oni povas laŭscience akiri ĉiujn nutraĵojn necesajn por sane vivi. Tio signifas ke oni ne mortigus hundon pro devo, sed pro prefero mortigi rin.
Ĉu estas bonetike buĉi pacan hundon, eĉ se oni poste manĝas rin pro prefero por hundaĵo?
Nun oni disponas la tutan scenaron. Se estas malfacile dedukti la respondon de tiu demando, pli persona demando povas helpi. Ĉar ni estas ankaŭ sentpovuloj, oni povas imagi kiel oni sentus en la situacio de la viktimo.
Ĉu estas bonetike se iu buĉas vin, eĉ se tiu poste manĝas vin pro prefero por vi-aĵo?
Se la respondo al tiu demando rezultiĝas “ne”, tiun respondon ankaŭ dirus la hundo, ĉar nek ri volas sperti tion.
Do, se vi pensas ke estas malbonetike mortigi pacan homon, eble pripensu pli amplekse, ĉu hundo volus ankaŭ esti mortigita pro la prefero de la perfortanto. Eĉ se la hundo estas pli malforta ol la homo, gravas ankaŭ la sentoj de la viktimo.
Eble plej bonas ne viktimigi la aliokaze feliĉulon.
Dum mi skribas tion, estas posttagmeze kaj mi ankoraŭ ne duŝiĝis kaj mi nur ĵus kuiris unuan manĝon de la tago. Tio ne efikas por bone humori. Parenteze, tuj post vekiĝi, mi ekbabiladis tujmesaĝile kaj tio rezultigis longajn interdiskutaĉojn nevolitajn kaj maltrankvilajn skribaĵojn de mi al aliaj babilejoj. La komenco de hodiaŭ estis unuvorte aĉa. Kaj mi ankoraŭ malbonfartas pro la ĵusokazoj.
Mi forigas la tujmesaĝilojn kaj amaskomunikilojn nun… sed la volo denove ekuzadi ilin fortegas. Ili tiom allogaĉas. Iel ili tropensigas min, kaj nur pri malbonaĵoj. Kompreneble okazas tio je Jutubo aŭ Tvitero, sed ĉu eĉ je interestemaj babilgrupoj? Ŝajne, jes… sed tio eble ne nur okazas pro la sociummaniero, sed ankaŭ pro kunokazo de malbona sinprizorgado kaj manko de tagoceloj.
La respondoj al mia ĉefdemando ne estas kontraŭprudentaj. Verŝajne jam konas mi sufiĉe helpajn respondojn, kaj verŝajne ankaŭ vi. Sed ili estas facilege reforgeseblaj, eble pro la nuntempa mondetoso aŭ trosciigaj teĥnikaĵoj… ne gravas. Mi listu kelkajn eblajn prudentajn solvojn al tiu problemo malbonhumora, kaj eble tio helpos.
Miakone, estas bazbezonoj homaj, kiujn oni nepre plenumu antaŭe.
Trinki akvon.
Sufiĉe manĝi.
Sufiĉe dormi.
Sinpurigi per duŝo, dentobroso, freŝaj vestaĵoj…
Sen plenumi tion, oni neniel progresos dum la tago, oni nur maltrankvile atendos la tagfinon kaj pli da farendaĵoj malbonvene alvenos. Sekve, estas duanivelaj bezonoj.
Purigi la loĝejon.
Ordi farendaĵojn laŭ graveco.
Movi sin, plibone eksterdome.
La ordo de plenumado ne tiom gravas kiom la plenumado mem. Post plenumi ĉion, oni pretas progresi pri io ajn al si grava.
Mi ŝatus progresi pri mia universitata ĉefprojekto, lerni, paroli kun amikoj, krei, desegni, ktp. Sed komputilumi sencele kaj esti malpreta malhelpas min multe pri tiuj gravaj celoj.
Eble mi skribas tion nur por nun plilongigi mian komputilumadon… sed mi volas trankvile venki la ĉiutagaĵojn. Mi faru nun do.
Eble tiu artikolo povas esti rerimarkigo al vi, se vi bezonas.
Ŝatus mi diskonigi mondon, kiun mi kreis por VRChat. Unuflake, mi diskonigas ĉar mi kompreneble ŝatas mian kreaĵon, rimarke ke ĝi nek estas nek celas esti imponega mirindaĵo, sed simpla propra-plaĉa projekteto. Aliflanke, mi aldonis alilingvigan funkcion al la mondo, kiu nesurprize ankaŭ enhavas Esperanton. Kaj… triaflanke, simple volas mi iom verketi; diskonigi aferojn al miaj amikoj kaj al Esperantujo, por ke ĉiuj interesiĝaj povu trovi, kontentigas min.
Do jene estas la temo de mia VRChat-mondo: la plej granda luno de la glacio-gasplanedego Neptuno, Tritono.
La ĉefbildo de la mondo. “Spertu Tritonon.”
VRChat enhavas multegajn mondojn deludante-kreitajn, kiuj disponas etosojn proprajn kaj malsimilajn. Al mi plej plaĉas mondoj plejparte ripozigaj, ĉar tie povas renkontiĝi amikoj en komforta loko pasigante tempon. Ankaŭ plaĉas al mi kosmoscienco… mi neniel estas komsmosciencisto mem, sed mi certe povus rakontadi pri la centoj da horoj, kiujn mi okupis por spekti YouTube-filmetojn kosmotemajn.
Ekzistas multege da bonaj kosmotemaj mondoj en VRChat, kiujn mi spertis kaj sola kaj kunamike. Unu al la plej memorindaj estas ĉiela muzeego pri nia varma najbarplaneto Venuso kaj kiel homaro povus onte loĝi tie flose en la Venusa altĉielo. Ankaŭ menciindas belegaj prezentoj pri nia Luno, Marso, kaj grandparto de la lunegoj de la gasplanedegoj Jupitero kaj Saturno. Tiuj kosmotemaj mondoj estas ŝatataj de multaj ludantoj. Sed mankas al ni mondesploremuloj de komputataj ĉirkaŭaĵoj multaj aliaj simile interesaj kosmokorpoj, kiel Merkuro, Iono, ĉiuj Uranaj lunoj, multaj Kuiper-Zonaj objektoj, kaj neplue Tritono!
Post preskaŭ tri rapidaj jaroj senmondkreaj finfine ekhavis mi denovan kreomotivon; estis kosmokorpforma vol-truo, kiun mi mem povus plenigi!
Ludkreilo Unity
La unua celo mia de tiu mondkreo estis relerni. Mi faris tion antaŭe unufoje, sed multaj iloj ĝisdatiĝis ekde tiam, kaj mi ne plu kutimiĝis al la mondkrea procedo. La ĉefa bezonataĵo estas la ludkreilo Unity, kiu bedaŭrinde ne malfermitkodas tamen tre kapablas. Malgraŭ tio, ke krei tutan komputan tridimensionan ĉirkaŭaĵon ŝajnas al mi iom timiga, mi ja relernis ĝue rapide.
Sinfoto de mi sur la supraĵo de Tritono, kun Neptuno kaj gasfontoj fone
Duacele rekutimiĝis mi al la programlingvo propra de VRChat, UdonSharp. UdonSharp estas aliversio de la programlingvo C#, kiu kaj rekte funkcias kun la VRChat-programarkadro kaj devigas kelkajn (oftete ĝenajn) limigojn al la norma C# pro sekurecaj kialoj. Ĉiuokaze, oni uzas ĝin por aldoni pli malsimplajn funkciojn kaj uzeblaĵojn al sia mondo.
Kodo de la alilingviga ŝaltilo en UdonSharp
La funkcio, kiu eble plej interesus vin, estas la alilingvigilo. Je la monda komenciĝejo estas kelkaj ŝaltiloj pri mondagordoj, enhave lingvan.
Aldonitaj ŝaltiloj sub la ĉefnomŝildo de la mondo, la lingvoŝaltilo troviĝas malsupre
Mia mondo estas ĉefe ripoziga, sed ĝi disponas ankaŭ instruetajn informŝildojn. Mi celas aldoni eĉ pli da informoj, sed pro tio ke ni nur vizitis Tritonon unufoje je 1989 per malnova, rapidpreterfluginta kosmoesplorilo, ankoraŭ mankas al la homaro multe da scio pri tiu kosmokorpo ter-aktiva malvarmega, kaj do ne estas tiom da atentallogaj fotoj kaj certaj faktoj kiom pri aliaj kosmokorpoj. Tamen, de tio, kion ni jam science lernis, mi volis prezenti ĝin al pli ol nur anglalingvanujo, do mi ekkreis versiojn en la hispana, germana, kaj Esperanto.
Informŝildo pri nia ununura vizito kaj unuaj vidoj de la Neptuna luno
Mi feliĉas scii, ke ankaŭ parolantoj de kelkaj aliaj lingvoj nun povas komforte ĝui la informojn pri Tritono. Reve diskonigas mi informojn pri Tritono por ke eble la homaro denove interesiĝu pri ĝi, ĉar ĝi sendube revizitindegas!
Tridimensionprintiloj por ĵetludo
Mia mondo cetere enhavas ankaŭ aliajn amuzaĵojn, krom la informojn. Estas eta ĵetludo, kiun mi programis ekzerce, en kiu oni ĵetas printitajn kubetojn en ringojn por gajni poentojn. Ankaŭ estas granda ekrano por spekti filmojn. Se vi ŝatus vidi ĉion, kion disponas la mondo, vizitu laŭvole! Mi eĉ povus tie doni al vi pli da informoj peresperante.
Ne rimarkis mi, ke ĉi tia VRChat-mondo povus allogi tiom da ludantoj. Post kiam mi publikigis ĝin, miloj da ludantoj vizitis, kaj mi ne eĉ sciis tion ĝis kiam amiko mia sendis al mi ekranfoton de nekonataj ludantoj, kiuj ĝuis la mondon tiumomente. Tiu sento, kiun mi ekhavis pro tio, rimarkigas min, kiom kreemo gravas. Tio estas verŝajne prudenta, sed ne ĉiujn prudentaĵojn akceptas la cerbo je ĉiu fojo.
Restas aliaj farendaĵoj kaj aldonindaĵoj, kiujn mi laŭpove traktu. Tamen, mi volas ankaŭ krei aliajn mondojn. Ekzemple, mondon por lerni la germanan, ĉar tiaj lingvolernaj mondoj ekzistas ĉefe pri la japana kaj la korea… ankaŭ estas unu pri Esperanto! Aliekzemple, ŝatus mi havi komfortigan manĝejeton, ĉar mi trovas tiajn mondojn ĉarmaj.
Mi esperas ke mi daŭru motivhavu kaj kreu, kaj ke vi kreu aferojn, kiuj plaĉas al vi, kaj kiujn vi povus eĉ eble ankaŭ diskonigi al komunumoj, kiuj feliĉigas vin!
Bonvenan miaŭon al vi karaj legantoj. Per miaj kredindegaj informkolektado kaj feriosperto, mi volas prezenti al vi liston de la plej bonaj kaj vizitindaj lokoj, kie via kato povas ferii kaj ripozi post tagoj da lacigaj katdevigoj. Ankaŭ bone estas ke ĉi tiuj lokoj estas facile alireblaj kaj ofte tre proksimaj, do nepre ne forgesu alporti vian katon al ĉi tiuj lokoj. Ripoztempo estas gravega por katoj.
5. En Kartonskatoloj
Por katoj de ĉiuj grandeoj estas skatoloj, kaj ili estas tre pacaj lokoj por ripozvolaj katoj! Via kato verŝajne ŝategos povi esplori la mondetojn ene de ĉi tiuj kartonskatoloj. Kaj post iom da amuza esplorado, via kato estos preta por ferii en la skatolo.
4. Tirkestaroj
Pli bone ol unu skatolo estas multaj tirkestoj! Neniu kato povas nevoli eniri bonvenige malfermitan tirkeston, kaj la tirkestaro estas kiel komforta katlitaro! Ĉi tia feriado estas luksa kaj bonstila ja!
3. La Loka Ĝardeno
Ho la naturo! Florplena kaj bonaera! Fojfoje por ferii, kato bezonas ne simple resti kun la komforteco de la domo, sed iri eksteren kaj ĝui la naturon. Estas multaj bonodoraj floroj kaj eĉ mordindaj folioj! Se via kato enuas de la eno de la domo, jen la perfekta feriejo!
2. La komputilo
Vi homoj uzas komputilojn oftege, vi eĉ eble uzas nun por legi ĉi tion! Sed ĉu vi sciis ke ankaŭ katoj spertas pri teĥnologio? Kial ne donu al la kato uzpermeson? Ofte vi homoj ne eĉ uzas la tutan potencon de komputiloj malkiel katoj, ĉar katoj inteligente ĝuas la varmdonadon de la komputiloj. Ĝi estas sendube bona loko por kuŝi kaj ferii.
1. Via lito
Eble vi ne rimarkas, sed katoj scias, kie vi dormas. Kaj ili ja scias ke via lito estas grandega kusenparadizo! Do se vi volas ke via kato (kaj vi mem) bonfartu, dividu la liton!
Nun ke vi konas ĉi tiujn lokojn, mi denovas devas memorigi vin, alportu vian katon al ĉi tiuj lokoj por ferii kaj feliĉe pasigi la tempon! Havu bonan tagon, kaj ankaŭ via kato povas havi bonan tagon en tiuj lokoj!
El NOS Jeugdjournaal
La manĝaĵvola mevo
La posedanto de restoracio en Aŭstralio donas akvopafilojn al siaj gastoj. Tio ne estas pro tio ke li volas fari akvobatalon. Sed por ke liaj gastoj povu forige pafi la ĝenajn alvenantajn mevojn.
La restoracio estis multe ĝenita pro la mevoj, kiuj ĉiuj volis la manĝaĵojn de la gastoj. La birdoj eĉ ĝenis la gastojn. Sed danke al la akvopafiloj tiu problemo estas solvita.
Mevoj pafiĝas de akvo
Laŭ la gastoj nun manĝi en tiu restoracio estas pli plaĉe kaj ankaŭ estas amuze povi akvoforpafi la birdaĉojn!
El NOS Jeugdjournaal
La nuntempa lafplena pejzaĝo
La Vulkano Kilauea en Havajo elĵetis dum jam pli ol du semajnoj lafon. Ĉi tiun semajnfinon, unuafoje estis vundo pro la vulkanaktiveco. Estis bulo de lafo kontraŭ la kruro de unu viro. Kaj estas dudekoj da domoj detruitaj.
Kilauea estas en multaj manieroj danĝera. El la supraĵo de la vulkano, ŝtonoj kaj cindropolvo estas ĵetitaj tra la aero, kilometojn for. Kaj dekojn da kilometroj al la malokcidento de la vulkano estas fendaĵoj en la grundo, el kiuj aperas lafo.
Lafo elgrundiĝanta en Havajo
Fakuloj ne scias dum kiom da tempo la vulkano daŭros, sed ili kredas ke ĝi ja daŭre estos aktiva. Pli ol 2.000 homoj estas jam forfuĝintaj pro la vulkano.
El NOS Jeugdjournaal
En Frislando, dek novaj akvofontoj nun ricevas multe da rigardoj. Ili estas desegnitaj de artistoj kaj ili estas vere okulallogaj. Estas multe da nekutimaj akvofontoj, kiel akvofonto, kiu havas la formon de grandega vesperto, aŭ alia akvofonto, kiu ne verŝas akvon, sed kreas ĉirkaŭan nebulon.
Dekunua akvofonto
La akvofontoj troviĝas en la urboj de la Elfstedentocht, kaj tio estas bone konata glitadokonkurso. Entute estos dekunu akvofontoj, sed la lasta en Dokkum estas ankoraŭ ne finita. La glaciofonto kiu estas tie konstruota, estos finita antaŭ la fino de la jaro.
Jen kelke da la akvofontoj:
Fiŝbuŝa akvofonto
La Vesperta Akvofonto
Leonakvofontoj
Tre baldaŭ lanĉiĝos la dua versio de ĉi tiu videoludo kaj do volas mi diskonigi kun vi miajn opiniojn pri la unua, kaj pri ĉu la sekva ludo aĉetindas. Kaj se vi neniam aŭdis pri Splatoon, mi nun klarigu:
Ĉi tiu ludo estas tria-persona pripafada ludo por la Wii U, kaj temas pri kalmar-infanaj vivaĵoj aŭ inklingoj, kiuj evoluis post kiam la homaro formortis, kaj ili nun regas la teron prizorgante modon kaj amuzsportante per la pafado de kolora inko.
Jen du kalmaruloj kun inkpafiloj
Nu, la ludo ŝajnas tre stranga pro mia klarigo, sed ĝia strangeco kaj malsimileco al aliaj ludoj estas tio, kio mojosigas la ludon laŭ mi!
La plejparto de pripafadaj ludoj enhavas etosojn tre similajn kaj nefeliĉajn, ĉio estas malhela, estas zombioj ĉie, kaj la celo de la ludo estas mortigi malamikojn aŭ aliajn ludantojn por venki, kaj fojfoje la etoso estas iom estonteca aŭ estinteca. Tiuj etosoj ne estas malbonaj, kaj la artkvalito estas tre alta kaj realaspekta, sed tiuj etosoj estas tre oftaj, kaj Splatoon enkondukis ion novan, ĉarman, kaj amuzan.
Ĉi tiu brila loko estas la ĉefurbo de la Splatoon-a mondo, Inkopolis
Pripafada amuzeco por ĉiuj
Eble vi nun demandas al vi, kiel pripafada ludo povus esti tiom ĉarma kaj malserioza? Unue, en normalaj bataloj, estas du teamoj de kvar kalmaruloj, kaj ili batalas kontraŭ la alia, sed ne gravas al la ludo ĉu vi povas bone ludi aŭ ne, ĉar vi gajnas spertpoentojn post venkoj kaj malvenkoj. Due, la bataloj estas mallongaj, ili nur okazas dum tri minutoj, kaj vi tujposte povas aliĝi al nova, do vi ĉiam povas daŭre amuziĝi. Trie, la ĉefa koncepto de la ludo estas nova kaj helpema al tiuj, kiuj volas kontribui al la venkado, sed ne tre bone ludas aŭ pafas:
Judd estas la juĝista kato, kiu diras, kies koloro estas la plej disigita.
Por venki, unu teamo devas kovri pli da grundo per sia-kolora inko ol la alia teamo, oni ne necese bezonas pafi aliajn ludantojn por helpi sian teamon. Kiam la tri minutoj de la batalo finiĝas, tiu teamo kun la plej granda kvanto de kolorigita grundo venkas la alian, do ĉiuj povas facile helpi la teamon.
Aldone, estas multe da unikaj armiloj, kiuj ne postulas ke la ludanto estu bona pafisto. Oni povas uzi grandegajn pentrilojn por kovri grundon kaj bati aliajn ludantojn, aŭ ili povas ĵeti inkon tra la loko per grandaj siteloj da inko! Do la ludo estas sufiĉe bonveniga al ĉiuj, eĉ se vi ne estas tiom sperta pri pripafadaj ludoj.
Splatoon enhavas nivelojn por unu-ludanta ludado
Fojfoje, ludantoj de aliaj pripafadaj ludoj kiel Call of Duty ne tre ofte ludas la por-unu-ludantan parton de la ludo, sed Splatoon havas multe da amuzaj, pensigaj niveloj, en kiuj estas kaŝitaj trovindaĵoj por la ludanto. Ĉi tiu parto estas tre ludinda, kaj ĝi efektive paŝo-post-paŝe instruas al novaj ludantoj kiel regi la rolulon kaj bone uzi armilojn.
Eĉ pli helpe, la ludo donas al la ludanto novajn aferojn kiam la ludanto finas nivelojn kaj venkas ĉefmalamikojn. Ĝi estas tre unika platforma ludo, kaj la niveloj malrapide malkovras por vi la interesan historion de la karaj inklingoj.
Jen unu parto de unu el la niveloj
La grafik-kvalito de Splatoon
Laŭ mi, Splatoon havas tre bonan arton, en ĉiu batalejo estas novaj koloroj, kaj ankaŭ la inko estas kolora, do viaj okuloj ne malamuziĝos pro nur unu ĉefa kolora dum tromulte da tempo.
Vi ankaŭ povas vesti vian rolulon kiel vi volas, kaj estas multe da vestaĵoj en la ludo (kaj por pliinteresigi la vestadon, ĉiu vestaĵo portas etajn plibonigilojn, kaj vi povas elekti kiujn vi uzos!).
Ankaŭ estas multe da ĉarmaj roluloj, kiel la kato, Judd, kiuj estas renkontindaj!
Tamen, la arto eble ne estas tiom detalplena kiel kelkaj aliaj realaspektaj ludoj, sed ĝi ja estas tre ĉarma kaj ĝi tre taŭgas por ludo de ĉi tiu speco.
Kaj por tiuj, kiuj zorgas pri lingvoegaleco, la tekstarto estas en la inklinga, do vi povas amuziĝi provante eltrovi iun kaŝitan signifon de tiu teksto, se vi vere volas! Fakte estas planlingvo bazita de la inklinga, se vi interesiĝas, ĉar la enluda teksto plejofte ne enhavas signifon.
Ĉu ĝi aĉetindas?
Nu, ĉi tiu ludo eble ne plu, ĉar la sekva ludo lanĉiĝos tiom baldaŭ. Kaj pro la boneco kaj amuzeco de ĉi tiu ludo, mi kredas ke la sekva ludo, Splatoon 2, estos tre amuza kaj bonkvalita. Do se vi ŝatas la koncepton de ĵeti inkon ĉien kaj batali kontraŭ aliaj en la interreto, mi ja rekomendas ĉi tiun ludon al vi!
Kaj kiu scias, kiom da novaj mojosaj aferoj estos en la sekva!
Kvankam tre ŝatas mi la plejparton de la poŝmonstraj ludoj, mi ne atendis, ke The Pokemon Company kreus alian poŝtelefonan ludon! Kompreneble la ludo ne estas tre kutima rilate al la aliaj ludoj, sed ĝi ankoraŭ aspektis ĉarma kaj elŝutinda. Kiu ŝatanto de poŝmonstroj ne volus ludi ĝin?
Kaj do hodiaŭ mi elŝutis la ludon, ne sciante, kian tipon de ludo mi ricevos. Iel, ĝi kaptis mian atenton preskaŭ la tutan tagon, malgraŭ ĝia ega simpleco.
Nu, kiel oni ludas?
Oni ludas la ludon kiel kreskigisto de magikarpoj, kaj nur de magikarpoj. Oni devas kreskigi la plej ŝerce neutilan poŝmonstron, kaj oni faras tion por kapabligi ĝin salti pli alte ol la aliaj magikarpoj en ridindaj konkursoj kontraŭ aliaj kreskigistoj. Do la celo estas sufiĉe klara, kaj tre simpla: kreskigu vian magikarpon. Por fari tion, oni devas manĝigi la fiŝon per klakado al beroj, trejni ĝin en ludetoj (sed la ludanto ne vere devas fari ion krom komenci ĝin), kaj partopreni simplajn situacietojn, ĉio por gajni “saltpoentojn,” kiuj plu kapabligas la fiŝon salti pli alte, do vi povas venki la aliajn magikarpojn.
Kaj post kiam via fiŝo finas kreski, vi fiŝkaptos novan por kreskigi, kaj la ciklo rekomenciĝas!
Du magikarpoj batalas kontraŭ si por eltrovi, kiu povas pli alte salti.
Kiel mi priopinias ĝin.
Jam dum horoj (bedaŭrinde), mi simple klakis al la beroj, kiuj aperas ofte kaj hazardritme, por ke mia magikarpo manĝu ilin kaj plifortiĝi, kaj mi trejnis ĝin en la etaj eventoj, kiuj okazas en la ludo. Kaj mi ankoraŭ daŭre kontrolas la ludon dum mi verkas ĉi tiun artikolon! Venkis mi la unuajn du saltbatalarojn, kaj tio ja postulis iom da tempo por fari, sed tiel funkcias la ludo. Sed mi trovas ĝin oportuna kaj facila, estas amuze spekti vian fiŝon kreski. Aldone, estas multe da novaj magikarpspecoj, kiuj kolekteblas!
La ludo ne estas pensiga aŭ tre defia, sed kion vi atendis de ludo pri magikarpoj? Fakte, la plej ofta afero, kiun oni faras, estas malŝpari tempon atendante novajn trejneventojn, povante samtempe manĝigi sian fiŝon per la beroj. Tamen, tial mi ŝatas ĝin, ĝi estas trankviliga distrilo, kiun oni povas kontroli post ĉiu tria aŭ kvara minuto por ludi. Se estas tro maloportune fari ion gravan, aŭ se vi estas ie malinteresa, vi povas facile ludi, iam ajn.
Oni ja povus diri ke ĉi tiu ludo estas malamuza, sed mi pli ŝatus diri ke ĝi estas tre taŭga por temi pri magikarpoj.
Ja rekomendus mi ĉi tiun ludon al iu, kiu bezonas tempomalŝparilon. Kaj kvankam la ludo enhavas atendigojn (signifante ke oni devas atendi antaŭ ol kelkaj aferoj reuzebliĝas), oni povas kontroli ĝin post nur kelkete da minutoj por daŭre plifortigi sian fiŝon!
Kelkaj aliaj notoj pri la ludo:
La ludo estas tradukita al pluraj lingvoj, do vi verŝajne jam sufiĉe komprenas unu el ili por ĝui ĝin, hura! (Sed ne malfeliĉigu vin atendante Esperanton, la ludo ne estas en Esperanto!)
Kiel la plejparto de senpagaj poŝtelefonaj ludoj, ĝi ne estas tute senpaga post kiam vi elŝutas, sed ĉiu afero akireblas per senpaga ludado.
Oni ne ludas ĉi tiun ludon por atingi la finon la plej rapide, kaj oni ne povas esti “bona” aŭ “malbona” ludanto pri ĉi tia ludo. Se vi ŝatas pli defiajn ludojn, ĝi verŝajne ne taŭgos por vi.
Nu, ĝis nun vi verŝajne jam interesiĝis aŭ malinteresiĝis pri la ludo, do elŝutu se vi volas, kaj bonan trejnadon! Saltegigu tiun fiŝon!
Tradukita el The Scientific American
La suno - tiu elektrofarejo en la ĉielo - banas la Teron per sufiĉe da energio por plenumi la mondan energiopeton multfoje. Ĝi ne elkreas karbon-duoksigenaĵon. Ĝi ne elĉerpiĝos. Kaj estas senpage.
Do kiel homoj povas ŝanĝi ĉi tiun gamon da sunlumo al utila elektroenergio?
Sunlumo (kaj ĉia lumo) enhavas energion. Plejofte, kiam lumo trafas objekton, tiu energio ŝanĝiĝas al varmo, kiel la varmo, kiun vi sentas sidante sub la suno. Sed kiam la lumo trafas kelkajn materialon, la energio ŝanĝiĝas al elektrofluo, kiun oni povas kolekti por energio.
Malnova suna teĥnologio uzas siliciajn kristalojn, kaj produktas elektrofluon dum ĝi estas trafata de lumo. Silicio povas fari ĉi tion ĉar la elektronoj en la kristalo ekmoviĝas ege kiam ili estas montrataj al lumo, anstataŭ ete moviĝi en la sama loko por fari varmon. La silicio ŝanĝas grandan kvanton da la lumenergio al elektroenergio, sed tio estas multekosta ĉar la kristalaj estas malfacile kreskigeblaj.
Pli novaj materialoj uzas pli malmultekostajn kaj malgrandajn kristalojn, kiel kupro-indio-galium-selenaĵon, kiuj povas esti formitaj al flekseblaj membranoj. Ĉi tiu “maldikmembrana” suna teĥnologio, tamen, ne ŝanĝas lumenergion al elektroenergio tiom bone kiom silicio.
Nune, sunenergio nur kontribuas malmultege al la produkto de energio en Usono, ĉar ĝi estas tre multekosta komparite al aliaĵoj, kiel alte malpuriga karbo. Suna elektroenergio estas kvinoble pli multekosta ol tiom, kiom homoj pagas por la energio de la elektrodoniloj sur la muroj.
Por teni esperon pri suna elektroenergio, sciencistoj devas krei malmultekostajn, facile produkteblajn materialojn, kiuj povas ŝanĝi sufiĉe da lumo al energio por meriti investadon.
Ni demandis al Paul Alivisatos, Laboratoria Direktoro ĉe la Nacia Laboratorio de Lawrence Berkeley en Kalifornio, kaj estro de ĝia Helios Projekto de Sunenergia Esplorado, por ke li povu klarigi al ni kiel homoj povas kolekti energion el sunlumo, kaj kiel ni povas fari tion pli bone.
(Redaktita transskribaĵo de la intervjuo sekvas.)
Kio estas sunĉelo?
Sunĉelo estas disponaĵo, kiun homoj povas konstrui, kiu prenas la energion de sunlumo kaj ŝanĝas ĝin al elektroenergio.
Kiel sunĉelo ŝanĝas sunlumon al elektroenergio?
En kristalo, la ligoj (inter siliciaj atomoj) estas faritaj de elektronoj, kiuj estas divitidaj inter ĉiom da la atomoj de la kristalo. La lumo absorbiĝas, kaj unu el la elektronoj, kiu estas en unu el la ligoj, moviĝas supren ĝis pli alta energionivelo kaj povas moviĝi pli libere ol kiam ĝi estis fiksita. Tiu elektrono tiam povas libere moviĝi kaj montriĝas elektrofluo.
Imagu ke vi havas breton, kaj vi prenas pilkon kaj ĵetas ĝin sur la breton. Tio similas al movi la elektronon al pli alta energionivelo, kaj la elektrono ne povas fali malsupren. Lumero (ero/partiklo de lumenergio) envenas, kaj ĝi movas la elektron sur la breton (montrante la pli altan energionivelon) kaj ĝi restas tie ĝis ni kolektas la energion (per uzado de la elektro).
Kio estas la plej granda malsamo inter kiel planto kaptas lumenergion kaj kiel ni per sunĉeloj?
Ni deziras ke ni povu fari tion, kion faras plantoj, ĉar plantoj absorbas la lumon, kaj ili uzas tiun elektronon por ŝanĝi ĥemioligon en la planto por krei energion.
Ĉu vi povus fari nenaturan lum-energioŝanĝon kaj imiti plantojn?
Ni ŝategus povi krei sunĉelon, kiu povus produkti brulaĵon anstataŭ elektron. Tio estus gravega plialtniveliĝo. Tio estas tre ofta temo nuntempe inter sciencistoj, sed estas tre malfacile antaŭdireble kiam ni povos uzi ĝin.
Unu el la kialoj, kial ni plantas arbojn, estas ĉar ili forpenas karbon-duoksigenaĵon el la aero. Se ni povus fari tion per sunĉelo, tiel ni povus efektive bone trakti la problemojn de klimatŝanĝo eĉ pli rekte, ĉar ni uzus karbon-duoksigenaĵon por krei brulaĵon.
Kiom bone sunĉeloj kaptas lumenergion?
Ni povas priparoli la energioefikecon. La energioefikeco de kutima kristala silicioĉelo estas ĉirkaŭ 22 aŭ 23 procentoj, signifante ke ili ŝanĝas tiom multe kiom 23 procentoj da lumo al elektro. La sunĉeloj, kiujn vi eble povas komforte aĉeti kaj meti sur vian tegmenton, estas malpli efikaj, ĉirkaŭ 15 kaj 18 procentoj. La plej efika, kiel tiuj, kiuj estas fiksitaj sur satelitojn, eble havas energioefikecojn de proksime al 50 procentoj.
La energioefikeco estas unu mezuro, sed la alia afero, pri kiu ni estas tre timaj, estas la kosto de fari ilin kaj la grandeco de produktado.
Miaopinie, la silicia teĥnologio ne sufiĉas pro la multekosteco de farado. Ni devas krei iom da nova teĥnologio, kiu eble ne estas tiom efika, sed vi devas povi fari multege da ĝi por ricevi multe da energio. Homoj nun provas uzi novajn materialojn kiel plastojn kaj partikletojn.
La tuta suna elektroproduktado dum 2004 estis ĉirkaŭ unu milono de la tuta energiouzado de Usono. Simple ne sufiĉas. Io devas ŝanĝiĝi. Ni ne jam sukcesis. Ankoraŭ ekzistas multe da malkovroj por esti faritaj.