VikiKiel - Medium
Eta, varma domo povas savi sovaĝan katon dum vintro. Estas facile konstrui ilin per plasta kesto, aŭ per restaĵoj de ligno se vi estas lignisto/ĉarpentisto. La malekstera versio estas pli facila, kaj amuzos vian katon kaj vin dum ĝi ludas en kartonaj skatoloj.
Ekstera kat-domo
1: Trovu materialojn por konstrui. Eksteraj katoj bezonas rifuĝejon kontraŭ vento, pluvo, kaj malvarmo. Uzu rezistajn materialojn aŭ reuzu ekzistantan ujon. Provu tiujn :
Plasta kesto/ujo (plej bone je ĉirkaŭ 132 litroj).[1] Ili estas vendataj por konservi hejmajn aferojn.
Malnova hund-domo de amiko aŭ najbaro.
Tavolligno aŭ ligno.[2]
2: Ne faru ĝin tro granda. La korpo de kato nur povas varmiĝi en eta spaco.[3] Ne ekzistas preciza grandeco kiu estas la plej bona, tamen la plej grandaj rifuĝejoj estas maksimume je 66 x 66 x 81 centimetroj.[4] Se vi uzas ujon anstataŭ fari ĝin mem, kaj ĝi estas tro granda, malgrandigu ĝin (ekzemple per segilo), aŭ disigu ĝin per tavolligno.
Ĉi tiuj instrukcioj por fari hund-domon ankaŭ funkcios por katoj, per la modifoj kiuj estas priskribataj sube. Uzu ilin se vi konstruas la domon el ligno aŭ tavolligno.
3: Faru la tegmenton forprenebla. Se vi faras la tegmenton forprenebla, vi facile povos renovigi malpuran kuŝejon kaj kontroli la sanon de vundita besto kiu eniris. Se vi mem konstruas ĝin, alfiksu la tegmenton al la muroj per ĉarniro.
Se vi uzas keston farita el plasto, uzu la kovrilon kiel tegmenton. Kiam la tegmento pretas, vi povas pezigi la tegmenton per ŝtonoj aŭ aliaj pezaj aĵoj.
4: Plialtigu/Levu la domon de la tero (se necesas). La rifuĝejo devas esti plialtigita se vi antaŭvidas neĝon aŭ inundojn en via regiono. 46 centimetroj (18 coloj) sufiĉas en plejparto da regionoj, tamen 30 centimetroj (12 coloj) sufiĉas en regionoj kie la vetero estas malpli severa/forta. Vi havas kelkajn eblojn:
Metu la rifuĝejon en kovrita plialtigita korto.
Metu la rifuĝejon super staplo de ligno, betonaj blokoj aŭ aliaj aĵoj. La staplo devas esti tute ebena kaj fortika. Ĉirkaŭigu ĝin per pezaj aĵoj se necesas por malebligi ke ĝi disfalos.
Metu la rifuĝejon super fortika plato de tavolligno, plialtigita de la tero per kvar 2x4s (38 x 89mm) piedoj ligitaj per tegitaj ŝraŭboj.[5]
5: Faru enirejon kaj elirejon. Katoj preferas rifuĝejon kun du enirejoj, tiel se predado proksimiĝas per elirejo, ili povas forfuĝi per la alia.[6] Tranĉu du 6 x 6" (15 x 15 cm) pordojn sur malsamaj flankoj.[7] Se vi uzas plaston, kovru la akrajn angulojn per glubendo.
Se la domo ne estas plialtigita, ektranĉu la pordon je ĉirkaŭ 2" (5 cm) super la tero, tiel oni evitas ke akvo eniras la rifuĝejon dum pluvo.
Se la domo estas plialtigita, ektranĉu la pordon en flanko kiu havas iom da spaco antaŭ si (de la ligno aŭ la stako). Tiel la kato pli facile povas ensalti. Tranĉu la elirejon en flanko sen spaco antaŭ ĝi, tiel predado ne facile povas eniri la rifuĝejon per ĝi.
Por varmigi la rifuĝejon, gluu ŝtofon sur la interno de la pordoj.
6. Faru la rifuĝejon akvoimuna (se necesas). La kesto farita el plasto jam estas akvoimuna, sed se vi faris la rifuĝejon el ligno aŭ el hund-domo vi devas poluri kaj farbi ĝin por protekti ĝin kontraŭ pluvo.
Se vi volas protekti ĝin pli bone, vi povas kovri la tegmenton per tegmentaj materialoj.
7. Izolu la murojn kaj la tegmenton. Kata domo farita el ligno povas esti sufiĉe varma sen izolaĵo, sed se vi uzis alian materialon vi devas varm-izoli la domon. Gluu 1" (2,5 cm) de polistireno por varmizoli domojn sur la murojn, vi povas aĉeti ĝin en vendejoj por plibonigi onian hejmon. Lasu 3" (7,5 cm) da interspaco en la supra parto de la muroj. Metu alian polistirenon sur la muroj, por varmizoli la tegmenton.
En regionoj kun severaj/fortaj vintroj, konsideru uzi BoPET, kiu reflektas/konservigas la varmecon de la korpo de la kato.[8] Vi ankaŭ povas uzi ĝin sur la planko de la rifuĝejo.
Vi povas tranĉi la polistirenon per skatoltranĉilo.
8: Plenigu la domon per materialoj por nesto en formo de truo. Metu sufiĉe da pajlo, sen bloki la enirejon, por teni la katon varma. Se vi ne havas pajlon, uzu kuseningojn/kusen-kovrilojn iom plenigitaj per pakaĵa polistireno aŭ per disŝiritaĵurnalpapero.[9]
Ne uzu fojnon, kiu kaptas humidecon kaj povas kaŭzi alergiojn.[10]
Ne uzu litkovrilojn, bantukojn aŭ neŝiritan ĵurnalpaperon. Ili povas kapti varmecon kaj malvarmigi la katon.[11]
Kelkaj katoj manĝos pakaĵan polistirenon, kaj tio povas kaŭzi intestan baraĵon.[12] Uzu du kuseningojn por malaltigi la riskon kiel eble plej.
9: Disponigu manĝaĵojn kaj akvon. Vi povas lasi manĝaĵon en la rifuĝejo, sed akvo devus esti konservita ekstere por eviti disverŝadon. Lasu la akvujon (plado en kiu estas akvo) proksima.
Kiam la temperaturo estas sub 0°C, uzu akvujon elektre varmigata. Se vi ne povas aĉeti iun, uzu ceramikan aŭ dikan plastan pladon kaj ĉirkaŭigu ĝin per polistireno.
10: Allogu katojn per katario. Vi povas inviti sovaĝajn katojn al via rifuĝejo per malgranda kvanto de katario tuj en la enirejo.
Malekstera/Enhejma kat-domo
1: Trovu plurajn kartonajn skatolojn. Kartona aŭ polistirena skatolo estas bonaj materialoj por fari maleksteran ludodomon. Vi povas fari ĝin el kartono, polistireno aŭ alia malpeza materialo, tamen skatolo jam farita povas esti pli fortika. Se la skatolo estas malpli granda ol 2 x 3 futoj (60 x 90 cm), vi bezonas pli ol unu skatolo por fari sufiĉe grandan domon.
Katoj povas maĉi la kartonon aŭ polistirenon, do ne uzu materialojn, kiujn vi volas reuzi poste.
2: Tranĉu kelkajn pordojn. Uzu skatoltranĉilon por tranĉi unu de la kartonaj skatoloj. Ĉiu trairejo devas esti 6 coloj (15 cm) alta por esti komforta por la kato kiam ĝi trairas.
Se vi volas spekti la katon kiam ĝi ludas interne, tranĉu kelkajn etajn fenestrojn aŭ striojn por vidi la katon.
Algluu teksaĵon sur la pordoj kaj fenestroj, por ke via kato povu resti neobservita se ĝi volas.
3: Aldonu skatolojn per glubendo. Aldonu kelkajn aliajn ĉambrojn al la kat-domo per aliaj skatoloj. Se vi volas fari duan etaĝon, tranĉu truon de 6" (15 cm) en la plafono kaj algluu inversitan skatolon. Certu ke restas sufiĉe da spaco por la kato.
Uzu glubendon por pakaĵoj, aŭ alian fortan tipon de glubendo.
4: Komfortigu kaj amuzigu la domon. Aldonu etan tapiŝon aŭ liton por kato en la domo. Gratfosto aŭ eluzita bantuko donas al la kato ion por grati. Kaj kompreneble, kiu kato ne ŝatas ludilojn?
Se vi faris plurajn etaĝojn, metu la plej amuzan ludilon en la plej alta etaĝo, tiel la kato povas amuziĝi kiam li provas malkovri kiel atingi ĝin.
5: Lasu manĝaĵon, akvon, kaj la kat-necesujon ekster la domo. Lasi ilin en la domo ofte kondukas al malordo, kiu eĉ povas kaŭzi disfalon de la domo. Vi povas meti ilin proksime, kaj montri al la kato la novan lokon por certigi ke ĝi ne iros al la antaŭa necesujo.
Konsiloj
La plejmulto de la katoj malfacile adaptiĝas al ŝanĝoj. Kontrolu vian eksteran rifuĝejon dum ĉiujara riparado antaŭ ol la vetero malvarmiĝas, tiel vi ne bezonos ŝanĝi ĝin kiam kato trovos ĝin.
Atentigoj
Se vi pentris la skatolon, lasu ĝi sekiĝi antaŭ ol lasi la katon eniri. Vi ne volas spurojn de kato ĉie en via domo.
Se vi faras “Trap-Neuter-Release” (TNR) (Kapti-Kastri-Liberi) dum vintro, estu certa ke la rifuĝejo estas bone protektita kontraŭ malvarmo. Katoj post operacio bezonas plian protektadon.[13]
Se vi volas helpi nin kunlabore traduki artikolojn de wikiHow, aliĝu al nia Telegrama grupo: https://t.me/joinchat/AAAAAECCQgjQAUr6P3rBHA
Originala artikolo: https://www.wikihow.com/Build-a-Cat-House
Kiel fari kat-domon was originally published in VikiKiel on Medium, where people are continuing the conversation by highlighting and responding to this story.