Kial Heli ne havas “r”
“r” ne indas esti en internacia planlingvo kiel Heli
De pli ol monato, mi prilaboras novan internacian planlingvon, kiu nomiĝas nuntempe Heli. Mi ankoraŭ ne faris artikolon pri ĝi, sed mi devus. Por resumi, ĝi uzas simplan gramatikon, kun finaĵoj similaj al Esperanto, sed la vortoj rekte venas de la Angla. Tiel, homoj kiuj havas bazan konon pri la Angla povas rekte diveni la vortojn, post uzado de serio de reguloj, kiuj simpligas la literumadon kaj prononcadon.
Vi povas sekvi la projekton ĉi tie, kaj babili kun la komunumo ĉi tie.
La nunaj fonemoj de Heli
Al ĉiu litero estas ligita unu fonemo:
/a/ /e/ /i/ /o/ /u/
/b/ /d/ /f/ /g/ /h/ /j/ (y) /k/ /l/ /m/ /n/ /p/ /s/ /t/ /w/
La aliaj literoj de la Angla estis ŝanĝitaj tiel:
- c -> s aŭ k (se sonas kiel /k/)
- v -> b
- q -> k
- x -> ks
- z -> s
- j -> y
- r -> l
Tiuj literoj relative maloftas en la Angla. Do ŝanĝi ilin estas facila maniero forigi malpli oftajn fonemojn, sen tro malaltigi la rekoneblecon de vortoj.
La sola escepto estas “r”, kiu inter ĉiuj literoj de la Angla, estas relative ofta. Do kial ŝanĝi ĝin al “l” /l/?
1. Ekzistas multaj anglaj r
En la Angla Vikipedio, ekzistas tuta artikolo pri tio. Paĝoj en la Esperanta Vikipedio mankas, do mi metos ligilojn al la Angla versio:
Depende de la dialekto, “r” havas almenaŭ tiujn sekvajn alofonojn:
- postalveolara aproksimanta [ɹ̠] (la plej ofta realigo de “r”, ĝi aperas en la plejmulto de dialektoj)
- retrofleksa aproksimanta [ɻ] (aperas en la plejmulto de irlandaj dialektoj kaj en kelkaj Usonaj dialektoj)
- lipdenta aproksimanta [ʋ] (aperas en la sud-oriento de Anglio kaj en kelkaj Londonaj akĉentoj)
- alveolara frapeto [ɾ] (aperas en la plejmulto de skotaj dialektoj, en kelkaj sud-afrikaj dialektoj, kaj en kelkaj konservemaj dialektoj de Anglio kaj Irlando.)
- alveolara trilo [r] (aperas en kelkaj tre konservemaj skotaj dialektoj)
- voĉa velara frikativo [ʁ] (aperas en Notumberlando, sed ĉefe ĉe maljunuloj)
Oni konsciu ke la elparolo dependas de la pozicio en vorto, ekzemple kiam konsonanto aŭ nenio sekvas r, la r-sono povas malaperi en ne-rotikaj dialektoj.
Tio, kompreneble, ne enkalkulas la plimulton de Angle-parolantoj: tiuj, kiuj devis lerni la Anglan nedenaske. Ilia elparolmaniero de “r” pli ofte similas al tiu, de ilia denaska lingvo.
Get Vanege’s stories in your inbox
Join Medium for free to get updates from this writer.
La rezulto de tiu diverseco estas, ke oni devas lerni rekoni multajn malsamajn sonojn, se oni volas povi rekoni la vortojn de ĉiuj parolantoj.
2. Ekzistas multege da “r” en la mondo
Mi invitas vin legi ĉi tiun artikolon: R-eca konsonanto
Oni notu ke en Esperanto, la maniero fari “r” estas fonto de malagrablaj nepetitaj rimarkoj. Tre ofte iu ne povas fari iun formon de “r”, kaj devas fari alian formon. Foje, tiu problemo malkuraĝigas lerni lingvon, kaj tion mi ofte legis de angleparolantaj kaj franceparolantoj lernantoj.
Kvankam multaj formoj de r estis oficialigitaj de la Fundamento, kelkaj Esperantistoj diskonigas la ideon ke nur /r/ (la alveolara trila) estus la ĝusta, laŭ propraj opinioj de belecoj kaj klareco.
Mi ne dubas, ke se mi permesas “r” kun multege da alofonoj, parto de la komunumo, verŝajne la plej granda malplimulto, diskonigos ideon de prononca elitismo, kio malfaciligos la lernadon por la aliaj homoj.
3. La plej ofta r-sono ne estas tiom ofta
La plej ofta r-sono estas /r/ (alveolara trila), ĝi estas en 815 lingvoj el la 2155 lingvoj en PHOIBLE, tio estas en nur 38% de la lingvoj.
Ĉiuj fonemoj de Heli estas pli oftaj, la plej malofta estas /f/, kiu estas en 49% de ili. Komparu /r/ al /l/, kiu estas en 66% de la lingvoj.
4. Multaj lingvoj havas nur unu “likvan” konsonanton
Tio estas tre konata en la Japana, kiu en la Hepburn-sistemo havas la literon “r”, sed ne havas “l”. Fakte, ĝi estas foje farita kiel alveolara frapeto (kiel foje en la Angla), kaj foje kiel la Esperanta /l/.
Rezulte, japanoj havas problemojn distingi “l” kaj “r” de la Angla. Tiu problemo estas facile evitebla per la forigo de “r”.
5. Lerni r-sonojn malfacilas
La sono /r/ (alveolara trilo) estas la plej malfacila sono en la Hispana. Oni scias tion ĉar hispanaj infanoj lernas ĝin laste, kaj foje ili ne sukcesas. Ili do devas fari alian r.
Kio pri la Angla? Bonŝance, ekzistas pluraj esploroj pri la lernado de Anglaj fonemoj fare de infanoj, kaj jen bela artikolo kiu resumas tion, el kiu mi eltiris la suban grafikaĵon.
En la supra grafikaĵo, mi markis verde la sonojn, kiujn Heli havas, kaj ruĝe tiujn, kiujn Heli ne havas. Evidentiĝas ke la plej facilaj sonoj estas tiuj de la plej oftaj literoj en la Angla, kaj de la plej oftaj fonemoj de la mondo. Kia bona hazardo.
Se Heli ekhavas la Anglan r (de “red”), ĝi tuj estos la plej malfacila sono de la lingvo. Kelkaj infanoj bezonas 8 jarojn por lerni ĝin.
6. r igas angleparolantojn fuŝi elparoladon
Mi jam parolis pri la ne-rotikaj dialektoj, kie la sono de “r” foje malaperas. Fakte, r ankaŭ ŝanĝas la sonon de la vokalo antaŭ ĝi:
Tio estas problemo. Litero ĉiam sonu same, sendepende de kiu litero troviĝas apud ĝi. La Angla rilate al tio estas malregula.
Oni povas esperi ke en Heli, angleparolantoj atentos pri literoj unuope, anstataŭ imiti la malregulajn sonojn de similaj Anglaj vortoj. Tamen, la kutimoj de denaskuloj ofte estas tro fortaj, tiel ke, en Esperanto, denaskaj parolantoj de la Angla estas ofte malpli facile kompreneblaj.
Petu al kelkaj denaskulaj angleparolantoj Esperantistaj elparoli “birdo”, kaj vi aŭdos la problemon.
Tamen, en Heli, per la anstataŭigo de “r” per “l”, tiuj malbonaj kutimoj ligitaj al “r” plejparte malaperas! Jej!
Pro ĉiuj tiuj kialoj, mi decidis anstataŭigi “r” per “l”. Kvankam la legebleco de la lingvo fare de neparolantoj estas grava kaj interesa trajto de Heli, la facileco de lernado ĉiam prioritatas. “r” tro malfaciligas la lingvon, do ĝi devas foriri.





