Liven

El Neciklopedio
(Alidirektita el Maldekstro)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mi ne trovas informojn pri urbo aŭ regiono nomita "Liven". Ĉu vi intencis diri alian nomon?

"Mi petas laŭte kaj kun granda konvinko diri 'Turnu liven!' - precipe al ekstremaj dekstruloj."

~ Claude Piron pri liven

"La plej granda "malamiko" de Esperanto kiel komuna lingvo ne estas Interlingua, sed la Angla."

~ Livisto

"Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas."

~ Zamenhof pri livuloj

Liven estas kontraŭfundamenta direkto uzata de trafikaj direktantoj en landoj, kies oficiala lingvo estas Esperanto, por ke oni ne konfuzu "dekstren" kun "maldekstren". Dekstruloj precipe malamas ĝin, ĉar ĝi difinas livecon per propra vorto, kiu ne devenas de dekstreco. Ĝi estas sinistra aŭguro de la plena ruiniĝo de nia lingvo fare de la poetoj.

Livero estas ero de la liva direkto; politike tio signifas liberalismon anstataŭ radikismon. Liveri estas ŝajnigi sin liva por gajni venkon en balota procedo. Do diri ke "Mi liveris la nigran voĉdonon" signifas ke "Mi ŝajnigis nin kiel subtenantojn de nigruloj por gajni baloton." Alia, senrilata afero estas Livera Folio, kiu estas folio de ero de livo.

La malo de liva estas tre malfacile prononcebla vorto, malliva. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

Bonalingve[redakti]

Kial oni bezonas "liva" por "maldekstra"? En politko temas pri koncepto de epokoj uzata, kaj ĉiam esprimata per "maldekstra". Tiajn konstantaĵojn de la lingvo oni ne subfosu per kapricaj neologismoj. La argumento ke mal-vorto nepre elvokas mense sian malon, estas klasika sed falsa.

Sed aliflanke, kontraŭe je tiu rezulto kaj malgraŭ pligrandigo de prezoj, kiun kaŭzis tio, argumento por "liva" povUS esti tamen: aperanta politike nova forto mem ofte difinas sin per nova vorto, simile al tio kiel la verduloj, diverslingve, donis novan sencon al "verda", simile al la Orveleskaj sencotrudoj de civitismo, pri "civito", "raŭmismo" kaj longe tiel plu. Tamen, ĉi-loke temas ne pri io nova ene de la Esperanta realaro, sed pri nova Esperanta etikedo gluata sur ion ekzistantan.

Lingvo[redakti]

Necesas, amikoj, agnoski ke Liva estas arta lingvo kreita de Claudio T. Gnoli en 1995. La projekto estas apriora, kun tre fortaj logikaj emoj. La fonetiko estas klare influita de peninsulaj latinidaj lingvoj. Ĝi havas regulajn korelativojn, kiuj iom memorigas pri Esperanto. Ŝajne la aŭtoro estas lingvisto kaj bone konas la historion kaj problemon de artefaritaj lingvoj, sekve la projekto estas interesa laŭ lingvoscienca vidpunkto. Tiu problemo, kies solvon oni nun serĉas laŭ sistema maniero, ne stariĝis nur hieraŭ. Oni demandas al si pri ĝi tuj kiam oni rigardas ĉielon.

Alie[redakti]

Mi ne trovas informojn pri urbo aŭ regiono nomita "Liven". Ĉu vi volis diri "Ljubljana", la ĉefurbo de Slovenio? Se jes, tiam la respondo estas: Jes, oni parolas Esperanton en Ljubljana. La urbo havas Esperanto-kursojn kaj regularajn kunvenojn de Esperanto-parolantoj.

Vidu ankaŭ[redakti]

  1. Anarkio
  2. Komunismo
  3. SAT
Warning: This is a Ido Language content collection website. If you don't know it, please read about the language in this Wikipedia article. Thank you.