Helu Heli - Medium
Medium estas tro ĝena kaj ne sufiĉe oportuna
La lingvo nun nomiĝas “Langugu”. La celo estas havi nomon pli neŭtralan por montri ke homoj rajtas uzi la lingvon por ajna celo.
Medium ne permesas ŝanĝi la URL de la ĵurnalo. Tio estas ĝenega. Se mi daŭrigas la ĵurnalon kiel “Blogo ofo Langugu”, estus tre strange se la URL restas “helu-heli”.
Medium estas tro anglocentra kaj profitcentra. Tio malhelpas ĝin esti vere oportuna por nia projekto. Ne eblas uzi la retejon sen vidi vortojn ĉie en la Angla. La retejo ankaŭ afiŝas ĝenajn mesaĝojn se oni ne membriĝis.
Mi preferas centrigi ĉiujn informojn pri Langugu en la sama loko. Mi pensas ke “GitHub” estas la plej bona loko por tio. Tio faciligas la serĉadon de homoj, kiuj volas lerni la lingvon, kaj tio ankaŭ helpas min fari ke ĉio restas ĝisdata.
Tamen Github ne estas perfekta. Ĝi ne facile ligiĝas al sociaj retoj. Mi bezonas sistemon de “novaĵletero” por ke ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la lingvo ricevu la informojn pri tio kio ŝanĝiĝis (tio malofte okazos), kaj kio estis kreita. Tio estas necesa por krei senton de komunumo.
Se mi denove serĉas ion kiel Medium, mi verŝajne preferos projekton kiel Plume. Per Plume oni havus pli da ebloj (ekzemple, redakti la URL…), kaj oni ne estus limigita de Usona entrepreno.
Ŝanĝo de nomo kaj forlaso de Medium was originally published in Helu Heli on Medium, where people are continuing the conversation by highlighting and responding to this story.
Por igi la lingvon pli simila al la Angla sen igi ĝin malpli facila
Jen kiel la lingvo funkciis antaŭe:
La partoj kiuj ŝanĝiĝas estas grasigitaj.
Precizigi tempon
katu eta: kato manĝas / kato manĝis / kato manĝos
katu nowi eta: kato (nun) manĝas
katu wasi eta: kato (antaŭe) manĝis
katu wili eta: kato (poste) manĝos
katu yusti eta: kato ĵus manĝis
katu soni eta: kato baldaŭ manĝos
Precizigi aspekton
katu wasi eta: kato estis manĝinta / kato estis manĝanta
katu wasi hadi eta: kato estis manĝinta
katu wasi kepi eta: kato estis manĝanta
Precizigi modon
katu musti eta: kato manĝu
katu maybi eta: kato manĝus
(yu) eta!: manĝu!
Kaj nun:
— Tempo
kato manĝis: katu wasi eta -> katu di eta
“wasi” estis tro longa
“wasi” estas problema ĉar ĝi ŝajnas veni de la verbo “to be”, kiu nun havas novan alian funkcion: la a(n)t-aspekto
“di” similas foje al la sono de la is-eca finaĵo “-ed” ; ĝi troviĝas antaŭ la verbo por funkcii same kiel “wili” por la os-eco.
— Aspekto
kato estas manĝanta: katu kepi eta -> katu ba eta
nun, ĝi multe pli similas al la Angla a(n)t-aspekto “a cat is eating”
kato estas manĝinta: katu hadi eta -> katu haba eta
nun ĝi multe pli similas al la Angla i(n)t-aspekto “a cat has eaten”
Nun frazoj multe pli aspektas kiel la Angla:
You will be dancing (vi estos dancanta) -> yu wili ba dansa
You had slept (vi estis dorminta) -> yu di haba slepa
Tio ankaŭ evitigas erarojn al komencantoj, kiuj ne komprenus kial estus pluraj manieroj traduki “to be” (ba-kepi) aŭ “to have” (haba-hadi).
— Modo
kato manĝu: katu musti eta -> katu musta eta
“musti” estis eraro. Se la kato devas fari la agon “manĝi”, tio ne signifas ke la kato nun faras la agon “manĝi”. “eta” devas esti objekto de “musta”, kaj “musta” devas esti la ĉefa ago. “Katu musti eta” signifus, ke la kato nun manĝas, kaj faras tion pro devo.
Okazas neniu ŝanĝo pri voĉoj/direkto de ago.
The cat likes a human: Ti katu lika humanu
The cat is liked by a human: Ti katu like humanu
Ŝanĝetoj pri tempo, aspekto kaj modo was originally published in Helu Heli on Medium, where people are continuing the conversation by highlighting and responding to this story.
Ĉefe por faciligi la faradon/aŭdadon de demandoj, sen ŝanĝi la vortordon
2019.01.27: Mi ne plu certas pri tiu ĝisdatigo. Eble ni provu uzi nur “wi”, kaj se estas vera problemo pri kompreno, oni ekuzu “ki” por rilatoj. Oni ne malsimiligu la lingvon de la Angla sen pruvo de neceso el praktika uzado.
“wi” nun iĝas du vortoj:
wi por demandoj
ki por rilatoj
Kiun pomon vi volas
= yu wanta wi aplu? (= wi aplu yu wanta?)
La pomo, kiun vi volas
= ti aplu ki yu wanta
Kial havi apartan vorton por demandoj?
En la Angla kaj en Esperanto, oni ŝanĝas la vortordon por pli facile evidentigi ke frazo estas demando. Por lernantoj, ŝanĝi vortordon estas malfacile (se vi forgesis kiom malfacila tio estas, provu lerni la nederlandan). En multe pli granda nombro de lingvoj, oni ne ŝanĝas la vortordon. Ekzemple france “Il veut une pomme” “Il veut une pomme ?”. Tiam la diferenco ĉefe estas markita per tono. Sed tono ankaŭ estas io malfacile instruebla.
Ĉu la distingo inter “wi” kaj “ki” estas malfacile lernebla?
Kvankam en la Angla kaj en Esperanto oni uzas “ki-” (wh-) por du malsamaj aferoj, la diferenco inter ili estas tute klara. Kiam la parolanto demandas pri io, ri uzu “wi” antaŭ ĝi. Kiam la parolanto parolas pri io, kion ri jam menciis, ri uzu “ki”.
Kial elekti “ki” por rilatoj anstataŭ “wi” (aŭ inverse)?
Malkiel la Angla, multaj vortoj en Heli finiĝas per la sono /u/. Tiuj vortoj estas la substantivoj. Se la sekva vorto komenciĝas per i, la sinsekvo -u i- povas esti aŭdata kiel wi. Tio estas problemo, ĉar por rilatoj, “wi” oftege sekvas substantivon:
— kato kiu interesas: katu WI intelesta
— kato interesas: katU Intelesta
Por demandoj, tiu risko de konfuzo malofte okazas, ĉar “wi” plej ofte sekvas verbon aŭ prepozicion.
— Vi manĝas kie?: yu eta wi plasi? / yu eta bo wi plasu?
“wi” nun iĝas du vortoj: “wi” por demandoj, “ki” por rilatoj was originally published in Helu Heli on Medium, where people are continuing the conversation by highlighting and responding to this story.
Heli nowi haba blogu!
Heli nowi haba blogu! Ti blogu haba ali altiklu, wi mu litaa aboto Heli. Ti altikluu kana ba aboto dibelsi desidu, olo aboto ti statu ofo ti langugu. Loka ti linku: https://medium.com/helu-heli
Heli nun havas blogon! Ĝi enhavas ĉiujn artikolojn, kiujn mi skribis pri Heli. Tio povas esti artikoloj pri diversaj decidoj, aŭ artikoloj pri la stato de la lingvo. Jen la ligilo: https://medium.com/helu-heli
Linku ofo mumi glopu bo telegramo.org
Ti linku to ti glopu ofo Heli bo Telegram nowi liste bo telegramo.org. Telegramo.org ba websitu, wi lista mani glopu, wi plasi yu kana talka bo Espelanto. Ti websitu kana helpa pelsonu finda mumi langugu.
La ligilo al la grupo de Heli en Telegram nun estas listigata en telegramo.org. Telegramo.org estas retejo, kiu listas multajn grupojn, kie oni rajtas paroli en Esperanto. Ĝi povas helpi homojn trovi nian lingvon.
Mumu kana usa “a” stedo “ate” bo Englisi
Namani belbu bo Englisi finise wito “ate”. Ifo yu folowa ti luluu, yu musta maka ti to Heli wito “ata”, buto ti tingu nausefuli maka wolduu moli longi. So yu nowi kana dilekti tlanslata wito “a”. Tiel “communicate” bekoma “komunika”, “celebrate” bekoma “selebla”, ando “congratulate” bekoma “konglatula”.
Kelkaj verboj en la Angla finiĝas per “ate”. Se oni sekvas la regulojn, oni devus Heli-igi ilin per “ata”, sed tio neutile longigas vortojn. Oni do nun povas rekte traduki per “a”. Tiel “communicate” iĝas “komunika”, “celebrate” iĝas “selebla”, kaj “congratulate” iĝas “konglatula”.
Statu bo 2018.05.15 — Blogu, Telegramo.org, belbuu wito “ate” was originally published in Helu Heli on Medium, where people are continuing the conversation by highlighting and responding to this story.
Atempta ti newi websitu folo studa ti langugu!
Ti websitu folo lelna ti maki langugu make. Yuyu kana finda hu wito ti linku. Hu fokusa aboto ti glamatiku, wi tingu ba impoltanti paltu ofo ti langugu. Newi kulsuu folo maka studa usi wolduu ando sentensuu kana apela afteli, buto oni, mumu musta fokusa aboto usu (teksti ando bosi) folo knowa ti woldu, wi mosti like ando ba efisinti folo komunikata.
La retejo por lerni la planlingvon estis kreita. Vi povas trovi ĝin per tiu ligilo. Ĝi fokusiĝas pri la gramatiko, kio estas grava parto de la lingvo. Novaj kursoj por instrui utilajn vortojn kaj frazojn povas aperi poste, sed unue, ni devas fokusiĝi pri uzado (skribe kaj voĉe) por scii kiuj vortoj plej plaĉas kaj efikas por komuniki.
Mu talkaa vosi dulingo holu bo Heli wito Telegram. Ti agani ploba to mu, wi amonti godi ti langugu wolka. Poli timi, mumu (mu ando Pufi Katu) no kanaa godi komunikata woldu, wi timi mumu atemptaa nasimilali altelnatibuu. Mu makaa listu ofo poli altelnatibu ti plasi (bo GitHub), ti maneli pelsonu kana usa huhu nawito musti selsa. (Buto no hesita usa yuyi owni altelnatibuu ifo yu konsidela huhu moli godi.)
Mi parolis voĉe dum horo en Heli per Telegram. Tio denove pruvis al mi kiom bone la lingvo funkcias. De tempo al tempo, ni (mi kaj Kato Pufa) ne povis bone komuniki vorton, tiam ni provis diversajn alternativojn. Mi listigis kelkajn alternativojn ĉi tie (en GitHub), tiel ke homoj povas uzi ilin sen necese devi serĉi. (Sed ne hezitu uzi viajn proprajn alternativojn se vi konsideras ilin pli bonaj.)
Ti moli Heli use, ti moli rimalka wolduu, wi komunitu moli lika, wili ba esi. Ti timi, mumu kana maka kulsu, wi tesa plesisi ando onli ti wolduu. Ti maneli, ti langugu bekoma moli ando moli esi folo ti pelsonuu, wi no knowa ti englisi, bekaso huhu no neda knowa ti amonti ofo woldu, folo eksplesa ali tingu, wi huhu want eksplesa. Buto, ifo yu knowa ti englisi, mu lekomenda yu begina usa ti wolduu, wi ti komunitu moli lika, bekaso moli ofteni wolduu ba moli esi folo heli glaspe.
Ju pli Heli estas uzata, des pli estos facile konstati tiujn vortojn, kiujn la komunumo preferas. Tiam eblos fari kurson, kiu instruas precize kaj nur tiujn vortojn. Tiel, la lingvo iĝas pli kaj pli facila por tiuj, kiuj ne konas la Anglan, ĉar ili ne bezonos koni tiom da vortoj, por esprimi ĉion, kion ili volas esprimi. Tamen, se vi konas la Anglan, mi konsilas vin ekuzi la vortojn, kiujn la komunumo preferas, ĉar pli oftaj vortoj estas pli facile rekoneblaj aŭde.
Ti bigi bekomu ofo Heli mosti dependa ofo yuyu nowi. Ebidenti, mu kepa wolka folo helpa maka hapi ando nisi komunitu.
La kresko de Heli ĉefe dependas de vi nun. Kompreneble, mi daŭre laboras por helpi konstrui feliĉan kaj afablan komunumon.
Statu ofo Heli | Stato de Heli | 2018.05.05 was originally published in Helu Heli on Medium, where people are continuing the conversation by highlighting and responding to this story.
Natilo namani montu, mu maka ti maki langugu Heli. Mu yusti enda lita lesonuu bo englisi, ando ti folowa glamatiku, wi mu litaa bo espelantu.
Ekde kelkaj monatoj, mi kreas la planlingvon Heli. Mi ĵus finis skribi lecionojn en la Angla, kaj tio sekvas la gramatikon, kiun mi skribis en Esperanto.
Mu makaa websitu, wito wi yu kana lelna maki langugu. Hu namani similala Duolingo. Yu kana tipa lespondu to kustinu, ando ifo yi lespondu kolekti, ti pagu sange to oteli kustinu.
Mi faris retejon, per kiu eblas lerni planlingvo. Ĝi iom similas al Duolingo. Oni povas tajpi respondon al demando, kaj se oni respondo estas ĝusta, la paĝo ŝanĝiĝas al alia demando.
Ti websitu stili no kana use, buto hu wili apela, wi timi ti lesonuu wili ba adapte. Yu aledi kana leda ti lesonuu teksti ti plasi.
La retejo ankoraŭ ne estas disponebla, sed ĝi aperos kiam la lecionoj estos adaptitaj. Vi jam povas legi la kurson tekste ĉi tie.
Ti luluu ofo ti langugu ba stabli. Huhu no sangee nasoni, ando no wili sange. Buto, ba two adi (testi) tingu: -uu folo fasti maki poli, ando -aa/-ee folo fasti talka aboto wasi aktu.
La reguloj de la lingvo estas stabilaj. Ili ne ŝanĝiĝis lastatempe, kaj ne ŝanĝiĝos. Tamen, estas du aldonaj (testaj) aferoj: -uu por rapide pluraligi (poli aplu = apluu), kaj -aa/-ee por rapide paroli pri pasinta ago (etaa = wasi eta).
Ti lesoni websitu ba ti neksta stepu folo Heli. Wi timi ti kulsu wili ba ledi, mu kana maka hele ti langugu, ando senda humanu to ti kulsu. Wito hu, humanu wili esi naklosati langugu, ando wili sa hu ba selisa ployektu, wi gola haba nafalsi komunitu.
La leciona retejo estas la sekva paŝo por Heli. Kiam ĝi estos preta, mi povos reklami la lingvon, kaj sendi homojn al tiu kurso. Per ĝi, homoj facile ekkonos la lingvon, kaj vidos ke ĝi estas serioza projekto, kiu celas havi veran komunumon.
Statu ofo Heli | Stato de Heli | 2018.04.22 was originally published in Helu Heli on Medium, where people are continuing the conversation by highlighting and responding to this story.
“r” ne indas esti en internacia planlingvo kiel Heli
De pli ol monato, mi prilaboras novan internacian planlingvon, kiu nomiĝas nuntempe Heli. Mi ankoraŭ ne faris artikolon pri ĝi, sed mi devus. Por resumi, ĝi uzas simplan gramatikon, kun finaĵoj similaj al Esperanto, sed la vortoj rekte venas de la Angla. Tiel, homoj kiuj havas bazan konon pri la Angla povas rekte diveni la vortojn, post uzado de serio de reguloj, kiuj simpligas la literumadon kaj prononcadon.
Vi povas sekvi la projekton ĉi tie, kaj babili kun la komunumo ĉi tie.
La nunaj fonemoj de Heli
Al ĉiu litero estas ligita unu fonemo:
/a/ /e/ /i/ /o/ /u/
/b/ /d/ /f/ /g/ /h/ /j/ (y) /k/ /l/ /m/ /n/ /p/ /s/ /t/ /w/
La aliaj literoj de la Angla estis ŝanĝitaj tiel:
c -> s aŭ k (se sonas kiel /k/)
v -> b
q -> k
x -> ks
z -> s
j -> y
r -> l
Tiuj literoj relative maloftas en la Angla. Do ŝanĝi ilin estas facila maniero forigi malpli oftajn fonemojn, sen tro malaltigi la rekoneblecon de vortoj.
Literofteco en la Angla — https://en.wikipedia.org/wiki/Letter_frequency
La sola escepto estas “r”, kiu inter ĉiuj literoj de la Angla, estas relative ofta. Do kial ŝanĝi ĝin al “l” /l/?
1. Ekzistas multaj anglaj r
En la Angla Vikipedio, ekzistas tuta artikolo pri tio. Paĝoj en la Esperanta Vikipedio mankas, do mi metos ligilojn al la Angla versio:
Depende de la dialekto, “r” havas almenaŭ tiujn sekvajn alofonojn:
postalveolara aproksimanta [ɹ̠] (la plej ofta realigo de “r”, ĝi aperas en la plejmulto de dialektoj)
retrofleksa aproksimanta [ɻ] (aperas en la plejmulto de irlandaj dialektoj kaj en kelkaj Usonaj dialektoj)
lipdenta aproksimanta [ʋ] (aperas en la sud-oriento de Anglio kaj en kelkaj Londonaj akĉentoj)
alveolara frapeto [ɾ] (aperas en la plejmulto de skotaj dialektoj, en kelkaj sud-afrikaj dialektoj, kaj en kelkaj konservemaj dialektoj de Anglio kaj Irlando.)
alveolara trilo [r] (aperas en kelkaj tre konservemaj skotaj dialektoj)
voĉa velara frikativo [ʁ] (aperas en Notumberlando, sed ĉefe ĉe maljunuloj)
Oni konsciu ke la elparolo dependas de la pozicio en vorto, ekzemple kiam konsonanto aŭ nenio sekvas r, la r-sono povas malaperi en ne-rotikaj dialektoj.
la r deEkzemplo de diverseco de Anglio, kompreneble, en la tuta mondo, estas eĉ pli da diverseco - https://eo.wikipedia.org/wiki/Rotikeco
Tio, kompreneble, ne enkalkulas la plimulton de Angle-parolantoj: tiuj, kiuj devis lerni la Anglan nedenaske. Ilia elparolmaniero de “r” pli ofte similas al tiu, de ilia denaska lingvo.
La rezulto de tiu diverseco estas, ke oni devas lerni rekoni multajn malsamajn sonojn, se oni volas povi rekoni la vortojn de ĉiuj parolantoj.
2. Ekzistas multege da “r” en la mondo
Mi invitas vin legi ĉi tiun artikolon: R-eca konsonanto
Oni notu ke en Esperanto, la maniero fari “r” estas fonto de malagrablaj nepetitaj rimarkoj. Tre ofte iu ne povas fari iun formon de “r”, kaj devas fari alian formon. Foje, tiu problemo malkuraĝigas lerni lingvon, kaj tion mi ofte legis de angleparolantaj kaj franceparolantoj lernantoj.
Kvankam multaj formoj de r estis oficialigitaj de la Fundamento, kelkaj Esperantistoj diskonigas la ideon ke nur /r/ (la alveolara trila) estus la ĝusta, laŭ propraj opinioj de belecoj kaj klareco.
Mi ne dubas, ke se mi permesas “r” kun multege da alofonoj, parto de la komunumo, verŝajne la plej granda malplimulto, diskonigos ideon de prononca elitismo, kio malfaciligos la lernadon por la aliaj homoj.
3. La plej ofta r-sono ne estas tiom ofta
La plej ofta r-sono estas /r/ (alveolara trila), ĝi estas en 815 lingvoj el la 2155 lingvoj en PHOIBLE, tio estas en nur 38% de la lingvoj.
Ĉiuj fonemoj de Heli estas pli oftaj, la plej malofta estas /f/, kiu estas en 49% de ili. Komparu /r/ al /l/, kiu estas en 66% de la lingvoj.
4. Multaj lingvoj havas nur unu “likvan” konsonanton
En multaj lingvoj, kiel la Japana kaj la Korea, estas nur unu likva fonemo, kiu havas ambaŭ lateralajn [l-ecajn] kaj rotikajn [r-ecajn] alofonojn.
Tio estas tre konata en la Japana, kiu en la Hepburn-sistemo havas la literon “r”, sed ne havas “l”. Fakte, ĝi estas foje farita kiel alveolara frapeto (kiel foje en la Angla), kaj foje kiel la Esperanta /l/.
Rezulte, japanoj havas problemojn distingi “l” kaj “r” de la Angla. Tiu problemo estas facile evitebla per la forigo de “r”.
5. Lerni r-sonojn malfacilas
La sono /r/ (alveolara trilo) estas la plej malfacila sono en la Hispana. Oni scias tion ĉar hispanaj infanoj lernas ĝin laste, kaj foje ili ne sukcesas. Ili do devas fari alian r.
Kio pri la Angla? Bonŝance, ekzistas pluraj esploroj pri la lernado de Anglaj fonemoj fare de infanoj, kaj jen bela artikolo kiu resumas tion, el kiu mi eltiris la suban grafikaĵon.
Momentoj de lernado de diversaj konsonantoj de la Angla — https://www.sltinfo.com/ess101-age-of-acquisition-of-speech-sounds/
En la supra grafikaĵo, mi markis verde la sonojn, kiujn Heli havas, kaj ruĝe tiujn, kiujn Heli ne havas. Evidentiĝas ke la plej facilaj sonoj estas tiuj de la plej oftaj literoj en la Angla, kaj de la plej oftaj fonemoj de la mondo. Kia bona hazardo.
Se Heli ekhavas la Anglan r (de “red”), ĝi tuj estos la plej malfacila sono de la lingvo. Kelkaj infanoj bezonas 8 jarojn por lerni ĝin.
6. r igas angleparolantojn fuŝi elparoladon
Mi jam parolis pri la ne-rotikaj dialektoj, kie la sono de “r” foje malaperas. Fakte, r ankaŭ ŝanĝas la sonon de la vokalo antaŭ ĝi:
https://en.wikipedia.org/wiki/English_phonology#Vowels
Tio estas problemo. Litero ĉiam sonu same, sendepende de kiu litero troviĝas apud ĝi. La Angla rilate al tio estas malregula.
Oni povas esperi ke en Heli, angleparolantoj atentos pri literoj unuope, anstataŭ imiti la malregulajn sonojn de similaj Anglaj vortoj. Tamen, la kutimoj de denaskuloj ofte estas tro fortaj, tiel ke, en Esperanto, denaskaj parolantoj de la Angla estas ofte malpli facile kompreneblaj.
Petu al kelkaj denaskulaj angleparolantoj Esperantistaj elparoli “birdo”, kaj vi aŭdos la problemon.
Tamen, en Heli, per la anstataŭigo de “r” per “l”, tiuj malbonaj kutimoj ligitaj al “r” plejparte malaperas! Jej!
Pro ĉiuj tiuj kialoj, mi decidis anstataŭigi “r” per “l”. Kvankam la legebleco de la lingvo fare de neparolantoj estas grava kaj interesa trajto de Heli, la facileco de lernado ĉiam prioritatas. “r” tro malfaciligas la lingvon, do ĝi devas foriri.
Kial Heli ne havas “r” was originally published in Helu Heli on Medium, where people are continuing the conversation by highlighting and responding to this story.