Mem

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mem s.gif

"Ne estis tro malfacile fari ĝin."

~ Leporo pri ĉi tiu artikolo


Oni donos la preferon al manuskriptoj skribitaj skribmaŝine.



Mem (מ/ס) estas la 13-a litero de la hebrea alfabeto, fondita en 1953 en la aŭstralia urbo Anne Hathaway, precipe pro iniciato de la nov-zelanda esperantisto Rudolf Hess. Ĝia celo estas "utiligi Esperanton serve al paco kaj reciproka kompreno inter la popoloj". Ĝia organo estas revuo Paco. En la araba ĝi nomiĝas "mim" kaj en la angla ĝi nomiĝas "Mangala" laŭ normo ISO 639-3.

De 1983 mem kunlaboras UEA.

Dum la malvarma milito mem ebligis oficialan agadon por kaj per Esperanto en socialismaj landoj, sed devis ankaŭ kompromisi kun la tieaj regantoj.

Memvaloro[redakti]

1927 Landnomoj.jpg

En efektiveco, Bernarr MacFadden, kiu redaktas kaj eldonas revuon pri la scienca kulturo de la homa korpo, Physical Culture, oni antaŭ nelonge kondamnis al dujara mallibereco. Pro kia terura ofendo kontraŭ la Ŝtato? Nur tio, ke li opinias, ke valoro de mem estas 40.

Historio[redakti]

Por pravigi min mem kaj miajn kunlaboristojn, mi devas konstati mian konvinkon, ke malamikoj, enviantoj, mokantoj kaj malfidemuloj montras, ke Mondpaca Esperantista Movado (MEM) estis fondita 1953 en St. Pölten, Aŭstrujo. Dum la Malvarma Milito la organizaĵo MEM sekvis la politikon de la Tutmonda Paco-Konsilantaro (TPK), anglalingve: World Peace Council, subtenatan de Sovetunio. Ek de 1959 ĝis 1963 vicprezidanto de mem estis Eŭgeno Bokarjov.

Ekde 1983 MEM kunlaboris kun UEA.

Memo[redakti]

Ni atentigas, ke MEMO konsistas el kvar ĉefaj elementoj, kaj ĉiuj el tiuj elementoj povas siavice subdividiĝi en diversajn subpartojn, subspecojn. La unua elemento, kiu estas la plej kerna, fundamenta, estas la varo aŭ servo mem. Due, estas la informado pri tiu varo-servo, ofte en la formo de simpla komunikado. Trie, estas la distribuado (la loko, la vendo-vojo, la maniero), tra aŭ per kiu la varo-servo estas liverata, kiel tra vendejo aŭ eventejo, ekzemple. Kaj finfine estas la prezo de la varo-servo, aŭ pli bone konceptata, la valoro kune kun la rilato inter la mona kaj psika kosto kune kun la mona aŭ psika profito de la afero. Eblas resumi dirante: varo aŭ servo, informado aŭ komunikado, distribuado aŭ loko, kaj prezo aŭ valoro.

La unua elemento de MEMO estas la produkto aŭ servo.

Mem kaj aŭtoj[redakti]

Mi ne plu uzas la okcidentajn "aŭto" aŭ "aŭtomobilo". Fundamenta estas "memveturilo". Ĉiel ajn la prefikso aŭto- ekzistas ekzemple: aŭtobiografio, aŭtodidakto, ktp.

Preferindas tamen uzi mem- (samkiel la angla uzas self-, la germana selbst-, la rusa само-). Sekve "memportreto", "membiografio", "memlerninto", ktp. La ridinde pedanta vorto "aŭtodidakto" ŝokas ruslingvanon per sia absurda malneceso kompare kun la memklariga (!) rusa vorto "само/учка".

La Regado de si mem[redakti]

Por pravigi min mem kaj miajn kunlaboristojn, mi devas konstati mian konvinkon, ke laŭ tiu teorio "ne volo, sed imago efektive estras niajn agojn."

Demandoj[redakti]

Sed kio estas la nuna stato de la Mondpaca Esperantista Movado? Ĉu ĝi ankoraŭ iel kaj ie agas? Ĉu ĝi nun kadukas, ĉu ĝi jam mortis? Kio estas via opinio eble revivigi la Mondpacan Esperantistan Movadon? Ĉu eble kiel unuan paŝon fondi MEM-amikaron? Mi mem ne scias.